Mikaelo
Mikaelo, aŭ etimologie kaj laŭfundamente Miĥaelo, estas vira persona nomo.
Enhavo
1 Deveno kaj signifo
2 Variaĵoj
3 Festotago
4 Eksteraj ligiloj
Deveno kaj signifo |
La nomo devenas de la aramea kaj signifas „Kiu estas kiel Dio?“ en la senco de „Nenio estas tiel, kiel estas Dio“. La figuro de la arkianĝelo Sankta Mikaelo, kies karaktero estas kontraŭi ĉiun, kiu dubas pri la pozicio de Dio, certe estas la kialo de tiu nomo.
Variaĵoj |
- Maic
- Maik respektive Majk
- Meik
- Mik
la bildstria figuro Miĉjo Muso (angle Mickey Mouse, [miki maŭz])
- Miĥa respektive Micha (i. a. germana mallongigo)
- Michael (germane, prononco pli-malpli [mihael])
- Michaelis (latine, prononco [mikaelis])
- Miĥail (ruse Михаил)
- Michał (pole, prononco [miĥaŭ])
- Michal (slovake, ĉeĥa)
- Miĥális (greke, Μιχάλης, neformala formo de Miĥail = Μιχαήλ)
- Michel (france, tiam prononco [miŝel], ankaŭ germana mallongigo, tiam prononco pli-malpli [mihl], aparte en Norda Germanio)
- Michele (itale, prononco [mikele])
- Michi (germana mallongigo)
- Michiel (nederlande)
- Michu (svisgermana mallongigo)
- Michl (germana mallongigo, prononco pli-malpli [mihl], aparte en Suda Germanio)
- Micho (obotrita)
- Mick, Micky kaj Mickey (anglaj mallongigoj, konatas ekzemple la bildstria muso Mickey Mouse)
la rusia urso Miŝa en la Eŭropa Parko Rust
- Miguel (hispane, portugale)
- Miquel (katalune)
- Mihály (hungara)
- Mihael (kroata)
- Mihai (rumana)
- Mika (finna)
- Mikael (armena, Միքաել, sed ankaŭ kutima en Svedio)
- Mikail (arabe)
- Mike (angla mallongigo)
- Míkis (greka mallongigo, Μίκης)
- Mikkel (ekzemple en Norvegio kaj Danio)
- Miŝa (Миша, rusa karesnomo, sinonimo de urso)
- Mykolas (litove)
Festotago |
- la 29-an de septembro kun la aliaj du ĉefanĝeloj Gabrielo kaj Rafaelo en la katolika eklezio
- la 8-an de novembro kun la aliaj du ĉefanĝeloj en la ortodoksa eklezio
Eksteraj ligiloj |
Mikaelo ĉe Heiligenlexikon.de (germane)
Michael de Sanctis ĉe Heiligenlexikon.de (germane)