16-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 16-a de julio estas la 197-a tago de la jaro (la 198-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 168 tagoj restas.
Je la 16-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
622: La Heĝiro - komenco de la Islama kalendaro kaj la islama erao.
996: Venko de bizanca armeo super la bulgara en batalo en ravino de rivero Spercheios (en Ftiotido)
1050: Bavario: Nurenbergo iĝis urbo
1054: Orienta skismo komenciĝis - reprezentanto de papo Leono la 9-a ekskomunikis la patriarkon de Konstantinopolo - Mikaelo la 1-a Kerulario
1212: Hispana rekonkero: kristana armeo supervenkis la islaman en la Batalo de Las Navas de Tolosa
1228: Sankta Francisko el Asizo sanktuliĝis - kanonizita apenaŭ post du jaroj
1439: Anglio: pro epidemio de pesto oni malpermesis kisadon
1519: En Poznań oni malfermis Collegium Lubranscianum, la akademion de episkopo Jan Lubrański
1625: Pollando: ekfunkciigo de la unua en Malsupra Silezio regula ĉevala poŝto inter Vroclavo-Prago-Vieno
1627: Barbareskaj piratoj atakis islandan insularon Vestmannaeyjar sklavigante junajn kaj sanajn personojn kaj ceterajn mortigante
1641: Tridekjara milito: sieĝo de Dorsten komenciĝis
1661: En Svedio oni komencis uzi monbiletojn - la unuaj en Eŭropo
1769: En Kalifornio oni fondis urbon San-Diego
1779: Usona Milito de Sendependeco: venko de usona armeo en batalo de Saint Point (Nov-Ĵerzejo)
1790: Vaŝingtono fondiĝis
1809: En La-Pazo en Bolivio eksplodis sange subpremita kontraŭhispana ribelo
1821: Papo Pio la 7-a eldonis buleon De salute animarum, kiu regulis statuson de Romkatolika Eklezio en Reĝlando Prusio
1862: David Farragut iĝis la unua admiralo de la usona mararmeo
1909: Germana firmao Audi fondiĝis
1909: Persa Konstitucia Revolucio: Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro estis anstataŭita de sia filo
1910: Joseph Helffrich malkovris asteroidon Alaŭdo
Unua mondmilito:
1915: Venko de aŭstra armeo super la rusa en batalo de Tuliłów (apud Międzyrzec Podlaski)
1918: Devigita abdiki pro februara revolucio caro Nikolao la 2-a estis kun la familio kaj triopo de geservistoj ekzekutita en Jekaterinburgo fare de bolŝevikoj (pli poste ceteraj familianoj estis kaŝe murditaj)
1919: Pola-ukraina milito finiĝis kun venko de la pola armeo
1922: En Katowice oni subskribis dokumenton pri kunligo de parto de Supra Silezio kun Pollando
1930: Usona flugkompanio Trans World Airlines ekfunkciis
1931: Imperiestro Haile Selassie subskribis la unuan modernan konstitucion de Etiopio anstataŭante la mezepokan Feta Negest
1935: Usono: en Oklahomurbo oni instalis la unuajn parkhorloĝojn
1936: Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko kondukis al la Hispana Enlanda Milito
1937: En trajna katastrofo en barata urbo Patnao pereis 107 personoj
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Ministro pri scienco, edukado kaj instruado ordonis dispartigi lernejojn por polaj kaj germanaj infanoj; gestapo kaj protekta polico pafmortigis en Olkusz 20 personojn (revenĝe pro mortigo de germana ĝendarmo) kaj en Piotrków Trybunalski deportis 121 polojn al koncentrejoj en Nazia Germanio; en distrikto de Śrem germanoj likvidis 5 bibliotekojn kun detruo de libroj
Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis ke en Kanado setlis 155 000 poloj, kaj citis artikolon de Frank Waldrop el "Times Herald" en Vaŝingtono: Pollando batalis sencedeme, kaj kiam la milito kiel uragano trapasis de ruinigita Varsovio tra Amsterdamo, Bruselo, Oslo kaj Parizo - ĉie renkontis polojn, konfronte al tiu ĉi elemento. Kaj kiam la tempesto furiozis super Anglio - ankaŭ tie trovis batalantojn. Eble tio estas freneza. - Sed ili batalas! Pri tio por ĉiam ni devus memori; Londono: Anthony Eden salutis alvenintajn polajn soldatojn kun certigo ke britoj ne forlasos ilian sanktan aferon ĝis kiam Pollando revenos al siaj fidelaj filoj
1941: Germana polico pafekzekutis en Bjalistoko ĉirkaŭ 300 loĝantojn kaj en Świdnik 12 enprizonigitojn de Lublin; Orienta Prusio: en Lupa kuŝejo okazis konsilio sub gvido de Adolf Hitler, dum kiu li informis, ke decidis terenojn de estinta Orienta Galicio ligi al Ĝenerala Gubernio, rezignante pri planoj krei ukrainan ŝtaton - oni ankaŭ fiksis administran dividon de okupataj teritorioj de Sovetunio
Germana armeo konkeris Smolenskon; en la ĉirkaŭaĵoj de Vicebsko germanoj malliberigis la filon de Josif Stalin - Jakovon Ĝugaŝvili; pola ĉefkomandanto, armea generalo Władysław Sikorski solene enmanigas al polaj aviadilistoj en Swinderby (apud Lincoln) standardon de Polaj Aerfortoj en Britio, faritan en Vilno kaj transdonitan pere de japana misio en Berlino - sur ĝi troviĝis 3 surskriboj: Vilno 1940, Amo postulas oferon, Dio Honoro Patrio (alveturigita en Pollandon en 1992)
1942: Germanoj establis en Przemyśl la duan geton (la unua ekzistis ĝis la 3-a de junio 1942), tra kiu trairis 22 miloj de polaj judoj (ĉiuj pereis aŭ estis senditaj al koncentrejoj); germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Bielcza (proksime al Brzesko 28 ciganojn kune kun infanoj, en Jodłowa (proksime al Dębica) 22 judojn kaj en Ponary (Vilno) 18 polojn; Volinia masakro: ukraina polico pafmortigis en nuna Rivna provinco dekkelkajn polojn
Vintra Ciklodromo: en Parizo komenciĝis la Rastado de la Vintra Ciklodromo, la plej granda arestado de la francaj judoj - entute 13 152 personojn (en tio 4 mil infanoj) oni deportis al germana koncentreja komplekso Aŭŝvico-Birkenau; en Francio aperis la lasta numero de konspira pollingva gazeto "Służba" (Servo)
1943: Germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto 130 virojn, en distrikto de Iłża 7 personojn, en Skuły (proksime al Grodzisk) 5 polojn pro kaŝo de partizanoj; sur juda tombejo en Częstochowa germanoj pafekzekutis ĉirkaŭ 400 judojn el fabriko "Hasag"; la kvinan tagon post la Sanga dimanĉo en Volinio: ukrainaj naciistoj genocide murdis ĉiujn polojn en vilaĝoj Wiktorówka kaj Łowiszcze, proksime al Kovel (Volina provinco) kaj taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo en vilaĝo kaj bieno Pułhany (distrikto Horochów) murdis ĉirkaŭ 120 polojn, en Kupowalce (samdistrikte) ĉirkaŭ 150, krome ne malpli ol 155, kaj povas esti eĉ 600 polojn, kiuj propravole forlasis Huta Stepańska (distrikto Kostopol), la centron de pola memdefendejo- En Newark-on-Trent estis entombigita pola generalo Władysław Sikorski, pereinta en Ĝibraltaro en neklaraj cirkonstancoj (ĝis nun sekretigitaj de britoj)
1944: Post la operaco "Ostra Brama" sovetaj regopovoj arestis polajn oficirojn de la taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo en Vilno-regiono; germanaj regopovoj ordonis evakuon de germana loĝantaro de Lublin-regiono; germanoj likvidis punlaborejon en Bielsk Podlaski
1945: Projekto Manhattan: la unua testo de atombombo en Nov-Meksiko (Usono) en la armea spaco de Alamogordo
1948: La unua araba-israela milito: israela armeo sen batalo aneksis Nazareton
1948: Apartenanta al flugkompanio Cathay Pacific aviadilo Consolidated PBY Catalina estis forkaptita dum flugo de Makao ĝis Honkongo - la unua forkapto de pasaĝera flugmaŝino en la historio. Finfine la aviadilo falis Pacifikon en riverdelto de Perlorivero proksime al urbo Ĝuhaj, mortigante 26 pasaĝerojn kaj la skipon, kaj unusola persono, kiu travivis la akcidenton estis la homforkaptisto
1951: Baldueno la 1-a iĝis reĝo de Belgio
1951: En Usono aperis la romano La Gardisto en la Sekalo de Jerome David Salinger
1951: Apartenanta al aŭstralia flugkompanio Qantas aviadilo de Havilland DHA-3 falis maron ĉe la marbordo de Papuo-Nov-Gvineo pro paneo de helico; ĉiuj 7 personoj mortis
1956: Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko malfondiĝis kaj kiel Karelia ASSR estis kunligita kun Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
1965: Malfermo de tunelo sub la Blanka Monto liganta Francion kun Italio (Courmayeur kun la Aosta Valo) longan je 11,6 km
1968: Ŝtatoj de Varsovia Kontrakto sendis ultimaton kontraŭ Ĉeĥoslovakio
1969: La kvina homportanta luna misio de Apollo 11 estis lanĉita en Kabo Canaveral (Florido) kadre de la Projekto Apollo - gvidata de Neil Armstrong
1971: Hispana diktatoro Francisco Franco anoncis sia posteulo princon (nun la reĝo Johano Karlo la 1-a)
1975: De aviadilejo en Gawłówek (proksime al Bochnia) per aviadilo Antonov An-2, kun celo fuĝi al Aŭstrio, forflugis pola piloto Dionizy Bielański, kiun kelke da horoj pli poste, 8 km de aŭstra landlimo, pafalterigis ĉeĥoslovaka armea aviadilo
1979: Saddam Hussein iĝis prezidento de Irako.
1980: En Lublin komenciĝis plurtaga striko de fervojistoj al kiu aliĝis pluraj laborfakoj en la urbo - ĉi tage strikis jam 8 mil laboristoj kaj en Lublinio ĝis la 25-a de julio pli ol 50 mil el 150 entrepenejoj, kio permesis transpaŝi la timo-barieron antaŭ sanga subpremo
1984: Reĝisorita verdikto pri komunista krimo kontraŭ juna pola poeto Grzegorz Przemyk
1990: Dissolvo de Sovetunio: Verĥovna Rada anoncis deklaron pri suvereneco en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
1990: Oni malkovris Pajnon, la lunon de Saturno.
1992: Pola profesoro kaj kuracisto Henryk Skarżyński faris en Varsovio la unuan en la mondo kirurgian operacion de koĥlea enplanto
1994: La kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis kun Jupitero
2004: Tim Berners-Lee estis distingita de la Ordeno de Brita imperio pro kreo kaj disvolvo de la servo TTT
2006: Israela-Libana konflikto: 8 israelanoj pereis en raketa atako de Hizbulaho kontraŭ Ĥajfo
2007: Kirkuk: 86 personoj mortis kaj pli ol 180 vundiĝis dum sinmortiga bombatenco de kamionŝoforo kontraŭ oficejo de Patriota Unuiĝo de Kurdistano
2008: En Bosnio kaj Hercegovino oni oficialigis la himnon de Serba Respubliko
2011: Usona kosmosondilo Dawn enorbitigis asteroidon Vesto
Naskiĝoj |
-239: Kvinto Ennio, romia poeto kaj verkisto, patro de la latina literaturo (n. -169)
1194: Klara el Asizo, itala sanktulino, kunlaborantino de Sankta Francisko el Asizo (m. 1253)
1486: Andrea del Sarto, itala renesanca pentristo de Florenco (m. 1530)
1637: Ferdinando la 3-a, germana-romia imperiestro el dinastio Habsburgoj (m. 1657)
1723: Joshua Reynolds, angla pentristo kaj portretisto, fondinto kaj la unua prezidanto de Reĝa Akademio de Artoj (m. 1792)
1738: Wilhelm Bernhard Trommsdorff, germana kuracisto kaj farmaciisto (m. 1781)
1746: Giuseppe Piazzi, itala astronomo, matematikisto, presbitero malkovrinta la unuan asteroidon Cereso (m. 1826)
1773: Josef Jungmann, ĉeĥa lingvisto kaj leksikografo, reprezentanto de ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1847)
1795: Jean-Baptiste Camille Corot, franca realisma pentristo (m. 1875)
1813: Sándor Rózsa, hungara rabisto priskribita de Zsigmond Móricz kaj Gyula Krúdy (m. 1878)
1825: Ludwig Gabillon, germana aktoro kaj reĝisoro (m. 1898)
1931: Naser al-Din Ŝaho, reĝo de kaĝaroj kaj ŝaĥo de Persio, praavo de Marjane Satrapi (m. 1896)
1834: Adolf Lüderitz, germana komercisto, fondinto de kolonio Germana Sudokcidenta Afriko (nun Namibio) (m. 1886)
1855: Georges Rodenbach, belga poeto kaj verkisto franclingva, reprezentatnto de simbolismo, influinta poetojn de Juna Pollando (m. 1898)
1858: Czesław Czyński, pola verkisto, hipnotisto, kiromanciisto, okultisto, parapsikologo, esoterulo kaj aktiva volapukisto (m. 1932)
1862: Ida Wells, usona sociologino kaj ĵurnalistino afrikdevena esploranta linĉadon, civilrajta aktivulino (m. 1931)
1869: Aurél Váradi, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1931)
1872: Roald Amundsen, norvega esploristo de la suda poluso (m. 1928)
1877: Henri Favrel, franca esperantisto, redaktoro de "Radio-Esperanto" (m. nekonata)
1883: Franz Nabl, aŭstra verkisto kritikanta rilatojn ene de Aŭstrio-Hungario (m. 1974)
1887: Anatolo Koch, ukraina esperantisto, ruslanda parlamentano, kunlaboranto de "Ondo de Esperanto" kaj "Juna Esperantisto" (m. nekonata)
1888: Frits Zernike, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de kontrasta-faza mikroskopo (m. 1966)
1894: Henryk Sławik, pola ĵurnalisto, silezia ribelanto kaj diplomato savinta pere de falsigado de pasportoj ĉirkaŭ 5 000 judojn de Hungario kaj Pollando, justulo inter la popoloj, murdita (m. 1944)
1896: Trygve Lie, norvega politikisto, la unua ĝenerala sekretario de UN (m. 1968)
1902: Stanislav Neumann, ĉeĥa aktoro, filo de Stanislav Kostka Neumann (m. 1975)
1907: Barbara Stanwyck, usona teatra, filma kaj televida aktorino, dancistino kaj modelulino (m. 1990)
1908: Vasil Barka, ukraina-usona verkisto, poeto, tradukisto (m. 2005)
1911: Béla Cselényi, rumania hungara historiisto, patro de Béla Cselényi kaj László Cselényi (m. 1999)
1911: Ginger Rogers, usona aktorino kaj dancistino, filma partnerino de Fred Astaire (m. 1995)
1919: Choe Gyuha, ĉefministro kaj prezidento de Sud-Koreio (m. 2006)
1926: Irwin Rose, usona Nobelpremiita biokemiisto laborinta en la Universitato de Kalifornio ĉe Irvine (m. 2015)
1928: Andrzej Zawada, pola montogrimpisto kaj himalajisto, pioniro de vintra grimpado (m. 2000)
1930: Guy Béart, franca kanzonisto kaj kanaŭtoro juddevena, esperantlingve salutinta UK 1998, rete legebla en esperanto (m. 2015)
1931: Tibor Toró, rumania hungara atomfizikisto (m. 2010)
1934: Tuomo Pekkanen, finna latinisto tadukinta latinen la epopeon Kalevala
1936: Fukuda Yasuo, ĉefministro de Japanio, prezidanto de Liberal-Demokrata Partio, kontraŭstarinta al vizitado de Yasukuni-Sanktejo
1941: Desmond Dekker, jamajka skaa kaj regea kantisto kaj komponisto (m. 2006)
1943: Reinaldo Arenas, kuba-usona poeto kaj verkisto, sinmortiginto (m. 1990)
1944: László Kovács, rumania hungara fotisto, ĵurnalisto.
1945: Mária Hunyadi, rumania hungara industriartistino
1946: Louise Fréchette, kanada politikistino kaj diplomatino laboranta ĉe UN
1952: Stewart Copeland, usona muzikisto kaj komponisto, drumisto de la muzikgrupo The Police
1952: Zbigniew Galor, pola sociologo, profesoro, esperantisto, prezidanto de pola filio de AIS, edzo de Ilona Koutny (m. 2017)
1954: Edit Róth, rumania hungara lokhistoriistino
1958: Michael Flatley, usona dancisto kaj koreografo irlanddevena, kreinto de muzikaloj
1961: Béla Visky S., rumania hungara teologo kaj tradukisto
1964: Miguel Indurain, hispana biciklisto, plurfoja venkinto de la Tour de Francio
1968: Larry Sanger, usona filozofo, kunfondinto de Vikipedio, fondinto de Civitendio
1970: Zsolt Gyarmati, transilvania hungara historiisto, direktoro de Muzeul Secuiesc Ciuc
1976: Imola Csillag, rumania hungara tekstilartistino, edzino de István Csillag
1988: Sergio Busquets, kataluna futbalisto, membro de kataluna nacia teamo de futbalo kaj de la hispana
Mortoj |
1216: Inocento la 3-a, papo, unu el la plej politike potencaj (naskiĝis ĉirkaŭ 1160)
1342: Karolo la 1-a, reĝo de Hungario, la unua el Anĵua dinastio (n. 1288)
1557: Anna de Kleve, kvara edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. 1515)
1594: Thomas Kyd, angla dramisto el la epoko de Elizabeta teatro (n. 1558)
1647: Masaniello, itala fiŝisto kaj revoluciulo (n. 1620)
1664: Andreas Gryphius, germana baroka verkisto kaj poeto respegulanta suferojn de Tridekjara milito; enestanta en esperantlingva Germana Antologio (n. 1616)
1691: François Michel Le Tellier de Louvois, franca ministro kaj ŝtatsekretario dum la reĝado de Ludoviko la 14-a (n. 1641)
1739: Charles du Fay, franca fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto en la kampo de elektrostatiko (n. 1698)
1740: Jan Kupecký, ĉeĥa baroka pentristo aganta en Italio, Hungario, Slovakio, Vieno kaj Nurnbergo (n. 1667)
1764: Ivano la 6-a, rusa caro el dinastio de Velfoj, konata de esperantlingva teatraĵo Ivan la Sesa, murdita (n. 1740)
1846: Mario Magdaleno Postel, franca monaĥino, fondintino de Sekulara franciskana ordeno, sanktulino (n. 1786)
1866: Sándor Ujfalvy, hungara bienulo, verkisto (n. 1792
1882: Mary Todd Lincoln, la edzino de Abraham Lincoln (n. 1818)
1896: Edmond de Goncourt, franca verkisto, fondinto de la plej grava premio Goncourt (n. 1822)
1902: Heinrich Hofmann, germana komponisto (n. 1842)
1915: Ellen G. White, usona fondintino de adventismo, verkistino, popularigantino de vegetarismo (n. 1827)
1916: Johannes Ranke, germana fiziologo kaj antropologo (n. 1836)
1919: Árpád Berczik, hungara verkisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Societo Petőfi (n. 1842)
1920: Gyula Benczúr. hungara pentristo, aŭtoro de mozaikoj en Baziliko Stefano la 1-a (n. 1844)
1920: Tobias Rabelo Leite, brazila verkisto, kunfondinto de la unua Esperanto-klubo Suda Stelaro, vortaristo (n. nekonata)
1922: János Sándor, hungara ministro en la Dua Kabineto István Tisza (m. 1860)
1923: Karel Klostermann, ĉeĥa verkisto priskribanta la vivon en Šumava (n. 1848)
1945: Vilmos Czunft, hungara ĉefkuracisto, sinmortiginto (n. 1897)
1953: Hilaire Belloc, angla katolika verkisto francdevena, poeto, ĵurnalisto kaj eseisto (n. 1870)
1956: Géza P. Kováts, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1908)
1961: Márton Roska, hungara profesoro pri arkeologio, direktoro de la Etnografia Muzeo de Transilvanuja Karpat-Asocio (n. 1880)
1964: Rauf Orbay, turka militisto kaj ĉefministro (n. 1881)
1967: Lajos Bíró, hungara publicisto kaj ĵurnalisto (n. 1877)
1974: Sándor Szathmári, hungara verkisto, maŝininĝeniero, esperantisto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, konata de la esperantlingva romano Vojaĝo al Kazohinio (n. 1897)
1980: Hubert Jedin germana historiisto pri ekleziaĵoj (n. 1900)
1985: Heinrich Böll, germana Nobelpremiita verkisto, soldato de Wehrmacht militservanta en Bydgoszcz, konata de esperantigita La perdita honoro de iu Katarino Blum' (n. 1917)
1989: Herbert von Karajan, aŭstra dirigento grekdevena (n. 1908)
1991: Imre Baász, rumania hungara grafikisto (n. 1941)
1998: Mahbub ul Haq, pakistana ekonomikisto, kreanto de la indekso de homa disvolviĝo (n. 1934)
2001: Beate Uhse, germana pilotino, seksologo, entreprenistino (n. 1919)
2001: Morris, belga desegnisto de bildrakontoj (n. 1923)
2003: Celia Cruz, kuba salsa kantistino (n. 1925)
2003: Günter Merbach, germana historiisto kaj literaturscienculo (n. 1928)
2010: Kazimierz Imieliński, pola kuracisto kaj seksologo kolektinta 56 honorajn doktorecojn (n. 1929)
2015: Jack Goody, brita socia antropologo, ligita kun la Universitato de Kembriĝo, membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (n.1919)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro: Madono de Monto Karmelo
Tagoj de semajno |
La 16-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.