Tatara lingvo
Tatara lingvo | |
татар теле | |
Parolata en | Germanio, Finnlando, Usono ktp. |
Parolantoj | 5 427 318 |
Denaskaj parolantoj | 6,496,600 [1] |
Fremdlingvo / dua lingvo por | multaj baŝkiroj |
Skribo | cirila (en Rusio), latina (eksterlande; ankaŭ ĉefa en Interreto kaj oficia en Sovetunio ekde 1927 ĝis 1939), araba |
Oficiala statuso | |
---|---|
Oficiala lingvo en | Tatario |
Reguligita de | La Instituto de la Lingvo, Literaturo kaj Arto (ILLA) nome Galimĝan Ibrahimov de la Sciencakademio de la Respubliko de Tatario |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | tt |
ISO 639-2 | tat |
ISO 639-3 | tat |
SIL | tat |
Glottolog | tata1255 |
Angla nomo | Tatar |
Franca nomo | tatar |
Tatara lingvo estas lingvo de tataroj, la dua plej granda indiĝena lingvo de Rusio. Ĝi estas oficiala lingvo de la tatara aŭtonomio — Tatario.
En Rusio la tataran parolas ĉirkaŭ 5,3 milionoj, signifa parolantaro ekzistas ankaŭ eksterlande: en Germanio, Finnlando, Usono kaj aliaj landoj.
La tatara multe influis ĉiujn najbarajn lingvojn de la regiono, ankaŭ la rusan (en la rusa estas dekoj da pruntitaj el la tatara vortoj).
Enhavo
1 Skribmanieroj
1.1 Latina alfabeto
2 Gramatiko
2.1 Substantivo
2.1.1 Kazoj
2.1.2 Nombroj
2.1.3 Aparteno
2.2 Adjektivo
3 Notoj
4 Vidu ankaŭ
Skribmanieroj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tatara alfabeto.
Ekde kiam la tataroj fariĝis islamanoj ili uzis la araban skribon. Ekde 1929 ĝis 1937 la latina skribo estis uzata. Ekde 1937 la tatara lingvo en Sovetunio/Rusio oficiale uzas cirilan skribon.
Jen la tatara aboco surbaze la cirila skribo:
А а | Ә ә | Б б | В в | Г г | Д д | Е е | Ё ё |
Ж ж | Җ җ | З з | И и | Й й | К к | Л л | М м |
Н н | Ң ң | О о | Ө ө | П п | Р р | С с | Т т |
У у | Ү ү | Ф ф | Х х | Һ һ | Ц ц | Ч ч | Ш ш |
Щ щ | Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
Tiu ĉi literordo estas akceptita en la jaro 1997; antaŭe la literoj Әә, Өө, Үү, Җҗ, Ңң, Һһ estis metataj en la finon de la alfabeto.
8 jarojn antaŭe la ŝanĝo de la literordo oni planis aldoni al la tataran alfabeton la literojn Ққ, Ғғ kaj Ўў por la sonoj q, ɣ, w (en la nuna cirila alfabeto oni skribas tiujn sonojn pere de Кк, Гг, Вв/Уу, tio faras la skribon tute malfonetika (ekz. котлау qɔt'lɑw — котлавы qɔtlɑ'wɯ gratul(ad)o))
Latina alfabeto |
Jen la latina alfabeto kiun oni planis ekuzi en la jaro 2000 sed oficie malpermesita en Rusio. Kvankam oficie oni ne plu uzas ĝin, neoficie ĝi kontinuas esti uzata: oni skribas la lernolibrojn kaj literaturon pere de ĝi ktp.[2]
A a | Ə ə | B b | C c | Ç ç | D d | E e | F f |
G g | Ğ ğ | H h | I ı | İ i | J j | K k | Q q |
L l | M m | N n | Ŋ ŋ | O o | Ɵ ɵ | P p | R r |
S s | Ş ş | T t | U u | Ü ü | V v | W w | X x |
Y y | Z z | ' |
Tiu ĉi alfabeto estas pli fonetika ol la cirila: al ĉiu litero korespondas nur unu sono. Ekzemple, җәмгыять (prononco ʒæmɣi'jæt) — cəmğiət . En la cirila skribo oni uzas la molan signon (ь) por montri ke я ne estas jɑ sed jæ kaj nenio montras ke г estas ne g sed ɣ.
Gramatiko |
La lingvo estas aglutina — la vortradiko neniam ŝanĝiĝas se la vorto estas deklinata aŭ konjugata:
bala — balalar — balalarıbız — balalarıbızğa (infano — infanoj — niaj infanoj — al niaj infanoj)
yaz — yazu — yazuçı — yazuçılar — yazuçılarıbız — yazuçılarıbızğa (skribu/verku — skribado/verkado — skribisto/verkisto — skribistoj/verkistoj — niaj skribistoj/verkistoj — al niaj skribistoj/verkistoj)
En la tatara la vortradiko ĉiam estas ankaŭ memstara vorto: kil — venu, bügen — hodiaŭ ktp.
Substantivo |
La substantivo (isem) en la tatara havas 6 kazojn (kileş) kaj 2 nombrojn (san). Ankaŭ ekzistas gramatika kategorio de aparteno (iəlek).
Kazoj |
La tatara lingvo havas 6 kazojn:
Kazoj | Afiksoj | Ekzemplo |
---|---|---|
Ĉefa kazo (Baş kileş) | — | kitab (libro), süz (vorto) |
Apartena kazo (İyəlek kileşe) | -nıŋ/-neŋ | kitabnıŋ, süzneŋ |
Direkta kazo (Yünəleş kileşe) | -qa/-kə, -ğa/-gə | kitapqa, süzgə |
Akuzativo (Töşem kileşe) | -nı/ne | kitabnı, süzne |
Elira kazo (Çığış kileşe) | -dan/-dən, -tan/-tən | kitaptan, süzdən |
Loktempa kazo (Urın-waqıt kileşe) | -da/-də, -ta/-tə | kitapta, süzdə |
Nombroj |
La 2 nombroj uzataj en la tatara lingvo estas singularo (berlek sanı) kaj pluralo (küplek sanı). La afiksoj kiuj indikas la pluralon estas lar/lər, nar/nər (la lasta nur estas uzata post m, n, ŋ): kitap – kitaplar (libro), isem – isemnər (nomo)
La pluralo en la tatara kaj en Esperanto uzeblas malsame: oni uzas la singularan formon se la substantivo estas uzata kun la vortoj ber niçə (kelkaj), küp (multaj), əz (malmultaj): kelkaj libroj — ber niçə kitap; multaj uloj — küp keşe; malmultaj viroj — əz ir (keşe). Ankaŭ nur singularo uzeblas se kiomo da objektoj estis indikata: kvin vortoj – biş süz; dudek tabloj – yegerme östəl; naŭdek instruistoj – tuqsan uqıtuçı
Aparteno |
Ankoraŭ unu gramatika kategorio, kiun havas la tatara lingvo, estas aparteno (iyəlek).
Pronomo | Afiksoj (je vokalo)1 | Afiksoj (je konsonanto)1 | Ekzemploj (je vokalo)1 | Ekzemploj (je konsonanto)1 |
---|---|---|---|---|
Mia (minem) | -m | -ım/-em | taqtam, keşem (taqta — tabulo, keşe — ulo, persono) | kitabım, süzem |
Via (singulare; sineŋ) | -ŋ | -ıŋ/-eŋ | taqtaŋ, keşeŋ | kitabıŋ, süzeŋ |
Lia, ŝia, ĝia (anıŋ) | -sı/-se | -ı/-e | taqtası, keşese | kitabı, süze |
Nia (bezneŋ) | -bız/-bez | -ıbız/-ebez | taqtabız, keşebez | kitabıbız, süzebez |
Via (plurale; sezneŋ) | -ğız/-gez | -ığız/-egez | taqtağız, keşegez | kitabığız, süzegez |
Ilia (alarnıŋ) | -sı/-se | -ı/-e | taqtası, keşese | kitabı, süze |
1(je vokalo/konsonanto) — t.e. okaze ke la vortobazo finiĝas je vokalo/konsonanto.
Adjektivo |
En la tatara lingvo adjektivo (sıyfat) uzeblas same kiel substantivo. Tiukaze ĝi havas la samajn gramatikajn kategoriojn kiel substantivo: Keçkenəgə rəxmət əyttelər — Oni dankis al la etulo. La vorto keçkenə ĉefe signifas eta; tamen, pro manko de substantivo, kiu povus esti rilata al eta, ĝi mem ricevas substantivajn funkciojn, tial ankaŭ la afikson -gə kaj la signifon etulo.
La adjektivo (ne funkciata kiel substantivo) en la tatara havas la gramatikan kategorion de komparaciaj formoj (diminutivo estas ankaŭ unu el ili)
Komparacia formo | Afiksoj/Partikloj | Ekzemploj |
---|---|---|
Pozitivo | — | aq (blanka); al (helruĝa); yaxşı (bona), biek (alta) |
Komparativo | -raq/-rək ktp. | qızılraq (pli ruĝa); naçarraq (pli malbona); biegrək (pli alta) |
Superlativo | iŋ (la plej); bik (tre); ütə ktp. | iŋ yaxşı (la plej bona); bik zur (tre granda); bik qızıq (tre bone/bele/interese), iŋ biek (la plej alta) |
Diminutivo | -ğılt/-gelt, -qılt/-kelt, -sı/-se, -su ktp. | aqsı (blanketa); qızğılt (ruĝeta); alsu (helruĝeta) |
Notoj |
↑ [1]
↑ Rimarko: En tiu ĉi artikolo estos uzata la latina alfabeto, sed anstataŭ Ɵɵ la litero Öö estos uzata pro malbona subteno de la ĝusta litero.
Vidu ankaŭ |
- Tatara patriota fronto Altin Urda
|