Bestokuracisto






Bestokuracisto en Britio dum trakto de kato.


Bestokuracisto estas specialisto pri veterinara medicino.


La profesio de bestokuracisto postulas universitatan studon, kiu parte identas aŭ similas tiun de homkuracisto. En multaj landoj necesas ŝtata aprobo por praktiki la profesion. Multaj bestokuracistoj laboras por publikaj instancoj, kontrolante la bredadon de bestoj kaj la kvaliton de buĉita viando. Aliaj okupiĝas pri la prevento de bestaj epidemioj.


En Francio, bestokuracistoj en 1983 fondis la bonfaran asocion Bestokuracistoj sen limoj (Vétérinaires sans frontières) ; intertempe similaj asocioj ekzistas en sep aliaj landoj. La asocioj klopodas helpi evoluantajn landojn per bestkuraca helpo aŭ per instruado al bestobredantoj.




  • Kategorio Bestokuracisto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51