Svitava







































Svitava

Svitava mezi Bílovicemi a Brnem.jpg
Svitava inter Bílovice kaj Brno

Bazaj informoj

Longeco
97,3 km

Akvokolekta areo
1 146,9 km²

Averaĝa trafluo
5,4 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

465 m

Enfluejo

Svratka

- Alteco

192 m
Geografio

Alfluantoj
Vendolský rivereto (d.), Hynčinka (md.), Bělský rivereto (d.), Kladorubka (md.), Křetínka (d.), Semíč (md.), Úmoří (d.), Bělá (md.), Býkovka (md.), Punkva (md.), Křtinský rivereto (md.)







v  d  r


Information icon.svg



Svitava estas rivero en Moravio (Ĉeĥa Respubliko).


Svitava fontas en Třebovská montetaro apud Javorník en regiono Pardubice kaj fluas suden tra la Bohemia-Moravia montetaro. Laŭ la rivero Svitava nomiĝas la urbo Svitavy, kiun la rivero trafluas kaj kiu situas proksime de ĝia fonto. Ĉefdirekto de la rivero estas al sudo. Apud Březová nad Svitavou oni el ĝia baseno deprenas ĉirkaŭ 1000 l/sec da subtera bonkvalita trinkebla akvo kaj per tubaro provizas per ĝi urbon Brno. Malgraŭ tiu ĉi dioplaĉa uza celo la akvo en fluejo kompreneble mankas. En supra parto ĝis Letovice ĝi estas nur mallarĝa rivereto kun multaj kluzoj. En centra parto ĝis Brno ĝi fluas trans bela profunda valo inter krutaj deklivoj. En Brno sur Svitava estas kelkaj altaj kluzoj kaj ene de la urbo la rivero fluas nur tra neinteresa ebena ĉirkaŭaĵo. La maldekstra enfluejo de Svitava en Svratkan troviĝas sude de Brno. La rivero estas navigebla de Moravská Chrastavá en longeco 72 km. Praktike plej multe oni navigas la riveron en ĉirkaŭaĵo de Blansko kaj Adamov.


Svitava fluas tra vilaĝo Javorník, urbo Svitavy, vilaĝoj Hradec nad Svitavou, Radiměř, urbo Březová nad Svitavou, vilaĝoj Brněnec, Rozhraní, Stvolová, Skrchov, urbo Letovice, vilaĝo Svitávka, urbo Boskovice, vilaĝoj Skalice nad Svitavou, Lhota Rapotína, Doubravice nad Svitavou, urbo Rájec-Jestřebí, vilaĝoj Spešov, Ráječko, urboj Blansko, Adamov, vilaĝo Bílovice nad Svitavou kaj urbo Brno.



Bibliografio |


  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř – Baset, 2008


Proksimaj turismaj celoj |



  • urbo Svitavy

  • urbo Letovice

  • urbo Blansko

  • urbo Brno





  • Kategorio Svitava en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |




  • Raportprofiloj de inundservo ĉeĥe


  • Ĥarakteristikoj de riveroj kaj basenoj de ĈR ĉeĥe

  • Mapo de fonta regiono apud Javorník

  • Mapo de enfluejo en Brno - Přízřenice




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto