Chester William Nimitz
Chester Nimitz | |
Chester Nimitz kiel kvinstela admiralo en 1945 | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1885 en Fredericksburg, Teksaso, Usono |
---|---|
Morto | 20-an de februaro 1966 en insulo Yerba Buena, Golfo de San-Francisko |
Soldata kariero | |
Rango: | Fleet Admiral |
Tempo de deĵoro: | 1905-1947 |
Deĵoris en: | Usono |
Speco: | United States Navy |
Komandis al: | USS Chicago (CA-14) USS Rigel (AR-11) USS Augusta (CA-31) Bureau of Navigation United States Pacific Fleet Chief of Naval Operations |
Militoj: | Unua mondmilito Dua mondmilito |
Bataloj: | * Batalo en Korala Maro
|
Medaloj: | Navy Distinguished Service Medal (4) Army Distinguished Service Medal Order of the Bath Legio de Honoro |
Chester William NIMITZ (24-an de februaro 1885, Fredericksburg – 20-an de februaro 1966, insulo Yerba Buena en Golfo de San-Francisko) estis usona admiralo kaj en la jaroj 1945 - 1947 ankaŭ la plej supera komandanto de usona armea maristaro.
Li finvizitis maristan akademion en Annapolis en la jaro 1905. Deĵorinte sur Filipinoj li estis forkomandita al submarŝipoj. En la jaro 1912 li fariĝis komandanto de atlantika submarŝipa floto kaj je unu jaro pli poste li partoprenis studentan restadon en Germanio, kie li dediĉis sin ĉefe al studado de naftaj submarŝipaj motoroj. Dum la unua mondmilito li agadis en la ĉefa stabo de submarŝipa ŝiparo.
Ekde la jaro 1941 li estis la plej supera komandanto de pacifika floto. En 1942 li gvidis elŝipigon sur Guadalcanal. En la jaroj 1943 - 1944 li estis komandanto de pluaj elŝipigaj operacoj en Pacifiko (vidu Milito en Pacifiko).
En la jaro 1944 li atingis komune kun admiraloj William Leahy kaj Ernest King la plej superan maristan rangon en la usonaj maristaj fortoj - li fariĝis kvinstela admiralo (angle Fleet Admiral), kiu en la usona armea sistemo de facto markis grandadmiralon. Post dua mondmilito jam neniam tiu ĉi plej supera rango estis uzita.
En 1945 komune kun Douglas McArthur li partoprenis kapitulacon de Japanio. En la sama jaro li ankaŭ anstataŭis en la funkcio la ĉefkomandanton de usona floto (angle Commander in Chief of the US Fleet) Erneston King. Li restis en tiu ĉi funkcio ĝis la jaro 1947, kiam li foriris en emeriton.
Fine de la jaro 1965 Chester Nimitz suferis pro apopleksio komplikigita de pulminflamo, en januaro de 1966 li estis tralasita el malsanulejo kaj vespere la 20-an de februaro 1966 li mortis sur insulo Yerba Buena en Golfo de San-Francisko.
En la 70-aj jaroj nova usona nuklea aviadilŝipo estis omaĝe de Chester Nomitz nomita USS Nimitz kaj laŭ ĝi ankaŭ sekvanta klaso de aviadilŝipoj portas markigon klaso Nimitz.
Dua mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj | Tempolinio | Aspektoj | ||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj. Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. | Preludo 1937 1939 1940 1941 1942 | 1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj | • Atako kontraŭ Nord-Ameriko Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 | enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 enpaŝis en 1944 • aliaj | en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 • Akso Berlino-Romo-Tokio | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj Aŭstrio · | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|