Granda Ursino (konstelacio)
Granda Ursino | |
---|---|
Latina nomo | Ursa Major (genitiva Ursae Majoris) |
Mallongigo | UMa |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 7h 58m 0s ... 14h 25m 0s |
Deklinacio | 29° 0' 0" ... 73° 30' 0" |
Areo | 1280 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 3 |
Najbaraj konstelacioj | Drako, Ĝirafo, Linko, Malgranda Leono, Leono, Berenica Hararo, Ĉashundoj, Bovisto |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 6 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 1,7 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -61° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -17° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Aprilo |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
La Granda Ursino estas la tria plej granda konstelacio de tera ĉielo kaj estas sufiĉe fama. Ĝi estas tre facile distingebla pro la formo de kulero, plugilo aŭ ĉaro, kiun konsistas ĝiaj sep plej lumaj steloj. Populare, tiuj sep steloj estas foje konsiderataj kiel propra konstelacio, nomata en Usono "La granda kulero", en Britio nuntempe "La plugilo", antaŭe tie kaj ankoraŭ nun en Skandinavio "La ĉaro de Karlo", en Hindio "La sep saĝuloj".
Enhavo
1 Sciencaj informoj
2 Steloj
3 Mitologio
4 Referencoj
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Sciencaj informoj |
Latina nomo: Ursa Major
Latina nomo (genitiva): Ursae Majoris
- Mallongigo: UMa
- Grandeco: 1280° kvadrataj
Meridio: 21:00, 20 aprilo
Steloj |
La du plej brilaj steloj de la Granda Ursino (Dubhe kaj Merak, α kaj β Ursae Majoris) indikas la vojon al la Polusa Stelo, α Ursae Minoris, en la konstelacio Malgranda Ursino.
Mitologio |
Laŭ la helena mitologio[1], Kalisto estis unu el la preferitaj nimfoj de Artemiso. Kun la diino, ŝi ĉasadis.
Iun tagon, Zeŭso vidis ŝin dormantan en arbaro, kaj perfortis ŝin. Ĉar Artemiso rekomendis ĉastecon, Kalisto provis kaŝi la aferon sed, post kelkaj monatoj, ŝia gravedeco videbliĝis. Tiom furioza estis Artemiso, ke ŝi ekzilis Kaliston.
Kiam Kalisto naskis sian filon, Arkason, Hera malkovris la trompadon de sia edzo Zeŭso. La diino ŝanĝis Kaliston en urson.
En la nokta ĉielo, la Granda Ursino rondiras ĉirkaŭ la Polusa Stelo.
Referencoj |
↑ "Mythologies du monde entier (Mitologioj de la tuta mondo ) , eld. France Loisirs 1995 "
Vidu ankaŭ |
Eksteraj ligiloj |
- http://www.allthesky.com/constellations/ursamajor
- http://www.alcyone.de/SIT/bsc
- http://homepage.ntlworld.com/robin.gatter/data/UMa.htm
- http://www.ianridpath.com/startales/ursamajor.htm