Rennes




Koordinatoj: 48°06′53″N 01°40′46″U  /  48.11472°N, 1.67944°U / 48.11472; -1.67944 (Rennes)




























































































































Rennes

france: Rennes, bretone: Roazhon, galoe: Resnn, esperante: Renno
urbo

Rennes pl Ch-Jacquet DSCN1770.jpg

Malnovaj domoj sur Placo de sankta Anna en Rennes





Blason Rennes.svg

Blazono



Oficiala nomo: Rennes

Ŝtato

Francio Francio

Regiono

Bretonio

Departemento

Ille-et-Vilaine Prefektejo

Arondismento

Rennes ties ĉefurbo

Kantono

Ĉefurbo de 11 kantonoj
Interkomunumreto

Rennes Métropole
Historia regiono

Bretona duklando

Kvartaloj


Konstruaĵoj

Belarta muzeo, Urbodomo, Naĝejo Saint-Georges
Riveroj

Ille, Vilaine

Situo
Rennes
 - alteco
39 m s. m.
 - koordinatoj

48°06′53″N 01°40′46″U  /  48.11472°N, 1.67944°U / 48.11472; -1.67944 (Rennes)
Plej alta punkto

 - alteco
74 m s. m.
Plej malalta punkto

 - alteco
20 m s. m.

Areo
50,39 km² (5 039 ha)

Loĝantaro
206 604 (2009)
Denseco

4 100,1 loĝ./km²

Urbestro

Nathalie Appéré

Horzono

MET (UTC+1)
 - somera tempo

MET (UTC+2)
Poŝtkodo
35000, 35200, 35700
INSEE
35238




Situo enkadre de Francio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Francio





Situo enkadre de Ille-et-Vilaine

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ille-et-Vilaine





Situo de la mezo sur mapo de Rennes

ButtonRed.svg



Situo de la mezo sur mapo de Rennes



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rennes

Retpaĝo: www.ville-rennes.fr




Parlamentejo de Bretonio en Rennes


Renno (franclingve Rennes [ren], bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn, esperante Renno) estas urbo okcidente de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la regiono Bretonio kaj de la departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi troviĝas sur la loko, kie renkontiĝas la du riveroj: Ille [il] kaj Vilaine [vilen]. Cetere, ĝi estas la franca urbo, kie averaĝe la popolo estas la plej juna.


En 2009, Rennes enhavis 206 604 enloĝantojn. Rennes estas la dekunua pli granda urbo en Francio laŭ la nombro de loĝantoj[1]. La urba unuo enhavis 305 270 enloĝantojn en 2008[2]. Ĝia urba areo, kiu enhavis 654 478 enloĝantojn en 2008, estas la dekunua areo en Francio[3], laŭ la loĝantaro.
Rennes estas la plej loĝata urbo en Bretonio antaŭ Brest, situanta okcidente.


Rennes estis, en 2006, la oka urbo en Francio laŭ la nombro de studentoj[4].


Rennes estis ankaŭ, en 2008, la dua pli dinamisma urbo en Francio post Toulouse[5].




Enhavo






  • 1 Statistikaĵoj


  • 2 Kvartaloj


  • 3 Monumentoj kaj kuriozaĵoj


  • 4 Ekonomio


  • 5 Transporteblecoj


    • 5.1 Komunaj transportiloj


    • 5.2 Bicikla reto


    • 5.3 Aŭtovojoj


    • 5.4 Fervoja reto


    • 5.5 Rivera reto


    • 5.6 Aviadila transporto




  • 6 Edukado


  • 7 Kulturo


    • 7.1 Simbolurboj


      • 7.1.1 Blazonoj


      • 7.1.2 Devizo






  • 8 Famuloj


  • 9 Esperanta vivo


    • 9.1 Esperantistoj




  • 10 Ĝemelaj urboj


  • 11 Bildaro


  • 12 Notoj


  • 13 Vidu ankaŭ


  • 14 Eksteraj ligiloj





Statistikaĵoj |



  • Areo : 50,22 km2

  • Loĝantoj : 206 229 (2002) (dek-unua urbo de Francio)





























1841 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009
37 895 151 948 180 943 198 305 194 656 197 536 206 229 209 613 206 604



Kvartaloj |




Mapo de la kvartalo.


La komunumo de Rennes estas dividita en 12 kvartaloj kies nomoj estas :



  1. Le Centre

  2. Thabor/Saint Hélier

  3. Bourg-l’Evêque-Moulin du Comte

  4. Saint-Martin

  5. Maurepas-Patton-Bellangerais

  6. Jeanne d’Arc-Longs-Champs-Atalante

  7. Francisco Ferrer-Vern-Poterie

  8. Le Sud-Gare,

  9. Cleunay-Arsenal-Redon,


  10. Villejean-Beauregard

  11. Le Blosne

  12. Bréquigny



Monumentoj kaj kuriozaĵoj |



  • Parkoj (Thabor, Oberthür, Bréquigny)

  • Katedralo Saint-Pierre

  • Notre-Dame en Saint-Melaine

  • Baziliko Saint-Sauveur

  • Preĝejo Saint-Germain

  • Belarta muzeo

  • Operejo

  • Historiaj monumentoj

  • Palaco de la parlamento de Bretonio

  • Urbodomo de Rennes

  • Mordela pordego

  • Historia centro



Ekonomio |


  • Industrioj: aŭtomobilaj, telekomunikadaj


Transporteblecoj |


Rennes estas atingebla pere de fervojo (2 horoj da veturado el Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj kaj metroo. En 2005, Renno estas la plej malgranda urbo tutmonde, kiu havas metroon (Sed la urbo Lausanne baldaŭ superos tiun rekordon). Tiu metroo estas aŭtomata, sen ŝoforo.



Komunaj transportiloj |


Ekzistas tre uzita kaj densa reto da urbaj kaj ĉirkaŭurbaj transportaj rimedoj, estrata de STAR, per de busoj kaj aŭtomata metroo (subtera kaj surtera). Tio faciligas la movojn (per la karto RFID KorriGo ekde 2006). Ĝi ebligas solvi la trafikŝtopiĝojn en la centro kaj samtempe pligrandigi la paŝavenuojn.



Bicikla reto |


Du cent senpagaj bicikloj povas esti uzataj dum du horoj ĉirkaŭ 25 stacioj ĉie en la urbo. Tiu servo nomata Biciklo laŭvole Vélo à la carte, hodiaŭ ĉeestanta en diversaj aliaj grandaj urboj alvenis unue en Rennes en Junio de 1998 danke al la reklama firmao Clear Channel.



Aŭtovojoj |


La rapid-vojoj deiras stelforme al Parizo aŭ Brest (E 50), al ĝis Caen aŭ Nantes (A84, E03), al Saint-Malo (D 137) aŭ al Vannes, Lorient kaj Quimper (N 24).



Fervoja reto |




TGV en la stacidomo.


Rennes estas la pordo de Bretonio, kiam oni alvenas de Parizo aŭ de iu urbo inter Nordo kaj Oriento ; la Stacidomo de Rennes forestas je 2h05 de Parizo kaj 1h de Mans pere de TGV. Rennes estas ankaŭ proksime de la flughaveno Paris-Charles de Gaulle je 2h45, 4h de Lyon (la Part-Dieu) kaj 4h30 de Lille (Europe). Unu linio de metroo ebligas rapidajn movojn (110 000 vojaĝoj/tage). La stacidomo entenas ankaŭ multajn haltejojn de TGV kaj TER. Ĝi estas ankaŭ centra punkto kun siaj ligoj de la busreto kaj la metroo (kie dua linio estas planita por 2015/2018). En 2013, Rennes estos je 1h23 for de Parizo dank'al pligrandigo de la rapidfervojo Le Mans - Rennes. Tiuokaze, estas planata konstrui novan kvartalon de tipo EuraLille nomita EuraRennes, novan etan stacidomon kaj konstruadon de 120 000 m2 de laborejo.
Ekzistas ankaŭ eta stacidomo ĉirkaŭ la malsanulejo : la gare de Rennes-Pontchaillou kaj universitato université Rennes 2, sur la linio Rennes - Saint-Malo.



Rivera reto |



Rennes-018.jpg


Per la Vilaine kaj la kanalo inter Ille kaj Rance, Rennes disponas plurajn akvajn vojojn relative gravajn sed malmulte uzataj.[6] Ĝia reto estas uzata nur okaze de grava alporto aŭ turista kialo.[6]



Aviadila transporto |


Rennes disponas ankaŭ flughavenon, situantan 7 kilometrojn for de la urbocentro, sud-okcidente sur la urbo de Saint-Jacques-de-la-Lande. La flughaveno ebligas al komunumo de Rennes vojojn al aliaj naciaj urboj samkiel internaciaj. Kun 536 841 vojaĝantoj registritaj, la flughaveno de Rennes estas la 18-a plej grava flughaveno por la personoj kaj la 9-a por la varoj kun 12 542 tunoj..[7]



Edukado |



  • Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,


  • 58 000 studentoj (2002) Rennes estas la franca urbo, kiu entenas la plej grandan procenton da studentoj.



Kulturo |


Ekzistas pluraj artaj festivaloj:




  • fr:Transmusicales (muziko),


  • fr:Tombées de la Nuit (surstrataj teatraĵetoj),


  • fr:Travelling (kinarto).



Simbolurboj |



Blazonoj |


Jen la blazonoj de Rennes.[8]




La blazono de Rennes.




La blazono de Rennes je la 1a imperio.



Devizo |



  • « Vivre en intelligence » (Vivi inteligente).

  • « À ma vie » (Pro mia vivo)

  • « Sine macvla » (Senmakula).

  • « Urbs rhedonum incensa, resurgens » (La urbo de Rennes flamigita, renaskiĝinta).



Famuloj |



  • Alexandre Bertrand

  • Marcel Callo



Esperanta vivo |


Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en la Pasporta Servo.
En 2002, vic-urbestro inaŭguris placeton Zamenhof, kiu hazarde troviĝas tute apud la Esperanto-klubejo.



Esperantistoj |


  • Joseph Michaud

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 107 voĉdonojn (0,20% de voĉoj) en 2004, kaj 141 voĉdonojn (0,29% de voĉoj) en 2009.



Ĝemelaj urboj |


En 2003, la ĝemelaj urboj de Renno estas:




  • Almati, Kazaĥio (1991)


  • Brno, Ĉeĥio (1965)


  • Cork, Irlando (1983)


  • Erlangen, Germanio (1964)


  • Exeter, Britio (1957)


  • Ĵinan, Ĉinio


  • Loveno, Belgio (1980)


  • Plataĵo Dogon, Malio (1995)


  • Poznan, Pollando (1998)


  • Roĉestro, Usono (1958)


  • Sendaj, Japanio (1967)


  • Setif, Alĝerio (1982)


  • Sibiu, Rumanio (1999)



Bildaro |




Notoj |




  1. Rennes en chiffres 2006-2007 (2008). Découvrir Rennes Carte d'identité. Ville de Rennes. Alirita 1-a de Septembro 2008.


  2. Insee - Population de l'aglomération de Rennes en 2008, legita la 20-an de Oktobro 2011


  3. Insee - Population de l'aire urbaine de Rennes en 2008, legita la 20-an de Oktobro 2011


  4. Atlas 2006 de l’enseignement supérieur (2006). Alirita 4-a de Oktobro 2008.


  5. L'express N°3074 de la 2-a de Junio 2010

  6. 6,06,1Le transport fluvial urbain : utopie ou piste à explorer ? - Rennes. Maville.com. Alirita la 25-a de Septembro 2008.


  7. (2007) Carnet de vol 2007. Rennes: Chambre de Commerce et d'Industrie de Rennes.


  8. Arĥivoj de Rennes.



Vidu ankaŭ |


  • Rennes (pariza metrostacio)


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala hejmpaĝo

  • Rennes Métropole

  • La loka Esperanto-klubo

  • Priskribo de vizitoj de Rennes en esperanto




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51