Kalocsa
| Kalocsa | ||
| ||
| Areo | 53 km² (5 300 ha) | |
|---|---|---|
| Loĝantaro | 16 136 | |
| Poŝtkodo | 6300 | |
| Telefona antaŭkodo | 78 | |
Retpaĝo: www.kalocsa.hu | ||
Kalocsa [kaloĉa] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa, kies centro estas. La urbo estas unu el la 4 hungaraj ĉefepiskopejoj.
Aerpanoramo al katedralo kaj palaco en Kalocsa
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Vidindaĵoj
4 Ĝemelurboj
5 Famuloj
6 Famaj nomportantoj
7 Fontoj
Situo |
Kalocsa situas sur ebenaĵo, la Danubo preterfluas, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Sombor, fine de iama fervojo el Kiskőrös. Hajós troviĝas 20, Kiskőrös 31, Solt 34, Kecskemét 81, Budapeŝto 117 km.
Ĉefepiskopa palaco en Kalocsa
Katedralo de Kalocsa
Historio |
Stefano la 1-a (Hungario) fondis ĉefepiskopejon en 1001. La loko iĝis "libera reĝa urbo" en 1011. Inter 1529-1686 Kalocsa apartenis al la Turka Imperio, dume en 1602 kalvinanaj hajdukoj forrabis la komunumon. En 1875 incendio okazis. La fervojo funkciis inter 1882-2007. Inter 1886-1921 Kalocsa perdis la titolon urbo. En 1897 malliberejo konstruiĝis, nuntempe virinaj arestitoj troviĝas ene.
Vidindaĵoj |
- romkatolika Ĉefkatedralo de Ĉieliro de Maria kun 2 turoj de 1774, la turoj estas po 56 m-ojn altaj
- Ĉefepiskopa palaco (Kalocsa)
- la urbo famas pri kapsiko kaj havas termalan banejon.
Ĝemelurboj |
Cristuru Secuiesc, Rumanio
Kirchheim unter Teck, Germanio
Totana, Hispanio
Famuloj |
- En Kalocsa naskiĝis:
aktoroj Róbert Alföldi kaj Tibor Mertz
bestkuracisto János Mócsy
- Tibor Boromisza (episkopo)
- József Szabó (geologo)
karikaturisto Dezső Bér
ministro Ágoston Valentiny
operkantisto László Szvétek
pentristo Péter Prokop
reĝisoro Gusztáv Barlay
skulptistoj István Kákonyi kaj Miklós Schöffer.
- En Kalocsa mortis:
astronomo Gyula Fényi
ĉefepiskopoj József Grősz, Endre Hamvas, Lajos Haynald, József Ijjas, Péter Klobusiczky, László Kollonich, Ferenc Nádasdy, Ádám Patachich, Gyula Városy kaj Gyula Zichy
historiisto István Katona
politikisto Gábor Klauzál.
Famaj nomportantoj |
- Kolomano Kalocsay
- Zsuzsa Kalocsai
Fontoj |
- distancoj