Metroo de Novosibirsko
Metroo de Novosibirsko | |
---|---|
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Novosibirsko Rusio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 7-a de januaro 1986 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 15,9 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 104 |
Nombro de stacioj | 13 + 1 projektata |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 240 300 (2014) |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Mapo | |
Plano de linioj | |
Metroo de Novosibirsko (ruse Новосибирский метрополитен) estas metroo en la urbo Novosibirsko, Rusio, kun 2 linioj kaj 13 stacioj.
Novosibirsko estas la tria plej granda urbo de Rusio, kun popolnombro super 1,4 miliono da homoj. Ĝi estis fondita kiel vojkruciĝeja urbo inter la ĉefaj transigaj arterioj en Siberio, la Transsiberia fervojo kaj la rivero Obo. Tiel, ne estas surprize ke la urbo kreskis tre rapide. Planoj por metroa sistemo komencis formiĝi en la malfruaj 1960-aj jaroj kaj la 12-an de majo 1979 komenciĝis la unuaj konstrulaboroj. Kun granda sperto pri konstruado de metrooj en Sovetio, tio daŭris sep jarojn kaj duono da plentempa laboro por konstrui la unuan kvin-stacian parton de la sistemo kiu estis triumfe inaŭgurita la 7-an de januaro 1986, fariĝante la dekunua metroo en Sovetunio kaj la kvara en Rusio. Laboro rapide disvolviĝis por plenumi la originan planon de kvar-linia reto de 62 km. Tamen, la financaj malfacilaĵoj de la fruaj 1990-aj jaroj signifis ke plejparto de la laboroj devis esti frostigitaj, kaj ili nur ĵus estis rekomencitaj.
Enhavo
1 Teĥnikaj detaloj
2 Leninskaja linio
3 Dzerĵinskaja linio
4 Vidu ankaŭ
5 Eksteraj ligiloj
Teĥnikaj detaloj |
Larĝo de trako estas 1520 mm.
Pasaĝeraj trajnoj estas elektraj kaj prenas elektron el kontaktrelo.
Tensio estas 750 V (en bornoj de subcentraloj — 825 V).
Maksimuma rapideco - 80 km/h.
Leninskaja linio |
Stacio | Ruslingva nomo | Komento |
---|---|---|
Zajeljcovskaja | Заельцовская | |
Gagarinskaja | Гагаринская | |
Krasnij Prospekt | Красный Проспект | Trairejo en la stacion Sibirskaja de la verda linio |
Ploŝĉadj Lenina | Площадь Ленина | |
Oktjabrjskaja | Октябрьская | |
Reĉnoj Vokzal | Речной Вокзал | |
Sportivnaja | Спортивная | Neekzistanta kaj projektata stacio! |
Studenĉeskaja | Студенческая | |
Ploŝĉadj Marksa | Площадь Маркса |
Inter la stacioj Reĉnoj Vokzal kaj Studenĉeskaja (en perspektivo inter Reĉnoj Vokzal kaj Sportivnaja) la ruĝa linio havas grandan ponton tra la rivero Obo (ruse Обь).
Dzerĵinskaja linio |
Stacio | Ruslingva nomo | Komento |
---|---|---|
Ploŝĉadj Garina-Miĥajlovskogo | Площадь Гарина-Михайловского | |
Sibirskaja | Сибирская | Trairejo en la stacion Krasnij Prospekt de la ruĝa linio |
Marŝala Pokriŝkina | Маршала Покрышкина | |
Berjozovaja Roŝĉa | Берёзовая Роща | |
Zolotaja niva | Золотая нива | Fermita kelkajn tagojn post la malfermo pro malkonformo al sekureco. Ĝian malfermon en oktobro 2010 kaŭzis nur elektoj. En februaro 2011 ĝi estis denove malfermita. |
Vidu ankaŭ |
- Listo de metrooj en la mondo
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
Novosibirska metroo en Mir metro (ruse/angle)
|
|