Karakorumo
Ĉi tiu artikolo temas pri montaro en Centra Azio. Por informoj pri la samnoma historia urbo en Mongolio, vidu la paĝon Karakorumo (Mongolio).
Karakorumo | ||
---|---|---|
Vido al K2. | ||
La plej alta punkto | Ĉhokori (8 611 m) | |
Longeco | 500 km | |
Areo | 90 000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Najbaraj tutaĵoj | Hindukuŝo Pamiro Kchun-lun Himalajo | |
Subaj tutaĵoj | Granda Karakorumo Malgranda Karakorumo Norda Karakorumo | |
Kontinento | Azio | |
Situo | Pakistano Ĉinio Barato | |
Akvejo | Induso Jarkendo | |
Karakorumo estas la dua plej alta montaro de la tero, ofte konsiderata parto de Himalajo, sed efektive ĝi estas aparta montaro. Ĝi formas parton da la bordoj de Pakistano, Ĉinio, kaj Barato. Al ĝi apartenas la montego K2, la dua plej alta punkto en la mondo kaj la plej alta punkto de Pakistano. La montaro longas proksime 500 km, kaj havas la plej multajn glaĉerojn de ie ajn ekster la polusoj. 4 el la 14 montoj pli altaj ol 8000 m situas en Karakorumo.
Sude de Karakorumo situas la Tibeta Altebenaĵo, kaj norde situas la Vakhana Koridoro.
Vidu ankaŭ |
- Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo
- Karakoruma Ŝoseo