Insulo Cité
Insulo Cité | ||
---|---|---|
Insulo Cité en Parizo, oktobro 2004 | ||
Situo | Sejno | |
Geografia situo | 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O48.8547222.345833Koordinatoj: 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O | |
| ||
Areo | 0,225 km² | |
Administrado | Francio (Parizo) | |
Loĝantaro | 1 168 (2007) 5 191 loĝ./km² | |
La insulo Cité (prononcu [site]), aŭ franclingve Île de la Cité, estas unu el la du insuloj de Parizo. Ĝi konsistigas la historian kaj geografian centron de la franca ĉefurbo : tie estis fondita la antikva urbo Lutetia. La insulo troviĝas en la riverego Sejno. La alia insulo de Parizo, Saint-Louis, situas oriente de la insulo Cité.
Ekde la romia periodo, la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al religio, precipe post la konstruo je la 10-a jarcento de la unua katedralo, kiu antaŭvenis la nunan katedralon Dipatrino de Parizo. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la 18-a jarcento loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al juro, ekzemple la polica prefektejo, la tribunalo de Parizo, la malsanulejo Hôtel-Dieu kaj la tribunalo pri komerco.
Hodiaŭ, nur la okcidenta kaj norda pintoj de la insulo konservas loĝejojn. El tiuj ĉi, kelkaj belegaj domoj datiĝas de la 16-a jarcento.
vidu ankaŭ |
- Cité (pariza metrostacio)