Klasifiko de galaksioj
Galaksioj estas klasifikataj surbaze de ilia entuta geometria formo: Elipsa galaksio Spirala galaksio Rektokoneksa spirala galaksio Plua klsifiko estas per la specifaj propraĵoj de la aparta galaksio (ekzemple grado de elipso, nombro de spiraloj. La sistemo de galaksia klasifiko estas nomata ankaŭ kiel la forko de Hubble aŭ vico de Hubble . Vico de Hubble | La vico de Hubble estas klasifiko de specoj de galaksio ellaborita de Edwin Hubble en 1925. Ĝi estas ankaŭ nomata la agordanto-forka figuro pro al la geometria formo de ĝia grafika prezento. Forko-stila figuro de la vico de Hubble La figuro startas maldekstre de elipsaj galaksioj. Elipsaj galaksioj povas esti nomita ekde E0 ĝis E7. La litero "E" signifas ke elipsa kaj la nombro indikas kiel ovale formita la elipso estas kun 0 por globa formo (en aliaj vortoj, grandega stelamaso) ĝis 7 por diska formo. Teknike, la nombro estas elipseco dividita per 10. Ekzemple, galaksio E7 havas elipsecon egala...