Prusia Silezio
Flago de prusia provinco Silezio Blazono de prusia provinco Silezio Prusia Silezio (oficiale Silezio , germane Schlesien ) en la jaroj 1742 - 1945 estis unu el la partoj de Prusio, en la jaroj 1815 ĝis 1919 kaj poste en 1938 ĝis 1941 unu el ties provincoj. Ties parto fariĝis ankaŭ graflando germane nomata Grafschaft Glatz ([glaːts]); loke Grofschoaft Glootz aŭ Groofschoft Glootz , ĉeĥe Hrabství kladské , pole Hrabstwo Kłodzkie , latine provincia glacensis , ĝis tiu tempo unu el la eksteraj regionoj de Bohemio. Metropolo de Prusia Silezio estis la urbo nun nomata Vroclavo (tiam germane Breslau kaj esperantlingve ekde la fino de la 19-a jarcento Breslaŭo ). Enhavo 1 Historio 1.1 Ĝis la jaro 1918 1.2 1918-1945 1.3 Ekde la jaro 1945 2 Administra membrigo 2.1 Registaraj distriktoj 3 Vidu ankaŭ Historio | Ĝis la jaro 1918 | Ekde la mezepoko ĝis la jaro 1742 la tuta Duklando Silezio (escepte de la regiono Crossen an der Oder, ...