Wolfisberg

















































Wolfisberg

Blazono de Wolfisberg


Blazono de Wolfisberg

Wolfisberg


Oberbipp kaj Wolfisberg, fotita el balono
la 16-an de aprilo 2011

Kantono
Berno
Administra distrikto
Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009
Wangen

Koordinatoj 

47°16′21″N 7°39′38″O  /  47.2725°N, 7.66056°O / 47.2725; 7.66056 (Wolfisberg)Koordinatoj: 47°16′21″N 7°39′38″O  /  47.2725°N, 7.66056°O / 47.2725; 7.66056 (Wolfisberg)
Nombro de enloĝantoj
194
Areo
2,44 km²
Alteco
670 m super marnivelo
Poŝtkodo
4704
Komunumkodo
0996

Mapo de Wolfisberg


Mapo de Wolfisberg







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Wolfisberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 194 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La komunumo Wolfisberg situas sur la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso, proksimume 12 kilometrojn nordoriente de Soloturno. La komunumo konsistas el la setlejoj Wolfisberg, Schürche kaj Walde. Al suoriento la vilaĝa rojo senakvigas la okcidentan parton de la komunuma teritorio rekte al Aro, dum la orientan parton senakvigas la rojo de Bipp, alfluanto de Dünnern. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Höllchöpfli (Inferokabeto) kun alteco de mit 1231 m s.m. en nordo sur la kresto de la Ĵuraso.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,44 km², de kiuj 51,2% estas kovritaj de arbaro, 42,6% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Wolfisberg limas en nordo al Laupersdorf (SO), en oriento al Niederbipp, en sudo al Oberbipp, en okcidento al Rumisberg, kaj en nordokcidento al Matzendorf (SO).



Trafiko |


La komunummo Wolfisberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Niederbipp al Rumisberg, kaj malgranda vojeto kondukas al Oberbipp. Per buslinio de Niederbipp al Rumisberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 5 kilometroj en Niederbipp.



Historio |


Dum mezepoko Wolfisberg apartenis al la Senjorujo Bipp, kies sorton ĝi dividis. En la jaro 1413 la senjorujo fariĝis komuna havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno, kaj en la jaro 1463 ĝi fariĝis plena posedaĵo de Berno. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Wolfisberg estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Bipp en Historia Leksikono de Svislando (2002-10-28)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Wolfisberg

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wolfisberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)












Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto