Vojimposto
Vojimposto estas imposto pagenda por la uzo de konstruaĵoj, kiuj povas esti vojoj, pontoj, kaj nun ankaŭ aŭtovojoj kaj tuneloj.
Historio |
Jam en la 11-a jarcento vojimpostoj estis kutimaj en la tuta Eŭropo. Ili estis enkondukitaj, ĉar tiam la financado de vojoj renkontis ĉiam pli da malfacilaĵoj. Per la vojimposto la vojaĝantoj (uzantoj) partoprenu la financadon, por kiu ofte la apudaj loĝantoj respondecis.
Vojimpostejoj estis ofte ĉe pontoj kaj pordegoj, ĉar tiaj ejoj estis malfacile eviteblaj kaj necesigis malpli oftan riparadon ol vojoj. Poste ili estis iom post iom forprenitaj, ĉar ili prezentis malhelpilon por libera komerco.
Urba vojimposto |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Urba vojimposto.
Por senŝarĝigi la centron de urbegoj je trafiko kaj medipoluo, oni ekde 1975 enkondukis urbajn vojimpostojn. La unua urbo estis Singapuro, sed baldaŭ sekvis multaj eŭropaj urboj kiel Oslo, Londono, Stokholmo, ktp.
Vidu ankaŭ |
- Urba vojimposto
- Vojimposta pagejo