Márfa
Ne miskomprenu kun Mánfa!
Márfa estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
Bazaj informoj |
Areo: 4 km²
Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8599/18.1855
Loĝantaro: 220
Poŝtkodo: 7817
Telefonprefikso: 72
Situo |
La vilaĝo situas ĉe piedoj de Montaro Villány, laŭ traira flankovojo. Harkány troviĝas 6, Siklós 11, Kozármisleny 25, Villány 26, Szentlőrinc 30 km-ojn.
Historio |
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Markfalwa". Inter 1913-1976 fervojo Pécs-Harkány tuŝis la vilaĝon. Inter 1918-1921 la serboj okupis Márfa-n. Vilaĝservoj estas kuracejo, interretejo, biblioteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj |
- kalvinana preĝejo de 1791