Tamajón






























































Tamajón

Tamajon-Iglesia romanica-XVI s-02.jpg


Blazono


Blazono
Administrado

Lando

Hispanio

Regiono

Kastilio-Manĉo

Provinco

Gvadalaĥaro

Poŝtkodo
19222

Retpaĝaro

[1]
Politiko

Urbestro
Eugenio Esteban de la Morena (PP)
Demografio

Loĝantaro

123  (2018) [+]

Loĝdenso

1 13 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

41° 0′ N, 3° 15′ U41.001111111111-3.2488888888889Koordinatoj: 41° 0′ N, 3° 15′ U [+]

Alto

1 030 m [+]

Areo
116 28 km²





Tamajón (Hispanio)

DEC
Tamajón

Situo de Tamajón



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Tamajón [+]







v  d  r


Information icon.svg





Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.


Tamajón [tamaĤON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas kvar domaroj, nome Almiruete, Muriel, Palancares kaj Tamajón mem, krom la senloĝejo Sacedoncillo.


Ĉe la enirejo troviĝas la preĝejo de la 16-a jarcento dediĉita al la Asunción (Ĉieliro) de Nia Sinjorino kaj ĉe la strato Enmedio ĉe la placo, la palaco de Mendoza, aktuala urbodomo. Je 2 km en direkto norden troviĝas la ermitejo de la Virgulino de Enebrales, patronino de la vilaĝo. La edifico estas de la 16-a jarcento, kvankam ĝi ampleksiĝis en la 18-a jarcento. En tiu zono troviĝas ankaŭ la Ciudad Encantada (sorĉurbo) de Tamajón, nome medio en kiu la kalkoŝtonoj montras formojn kapricajn pro la erozio fare de la vento kaj de la akvo.


En la groto Torrejones, situa en la municipa teritorio oni trovis restojn de leopardo (Panthera pardus) de la Plejstoceno, inter aliaj taksonoj.[1]




Enhavo






  • 1 Loĝantoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Ekonomio


  • 5 Notoj


  • 6 Bibliografio


  • 7 Vidu ankaŭ





Loĝantoj |


La loĝanto nomiĝas agallonero [agaĝoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 131 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².



Situo |


Tamajón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 026 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 116,28 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°00′04″N 3°14′56″Ok.




Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.




















Nordokcidente: Campillo de Ranas

Norde: Valverde de los Arroyos

Nordoriente: La Huerce kaj Arroyo de las Fraguas

Okcidente: Campillo de Ranas

Rosa de los vientos.svg

Oriente: Semillas kaj Arbancón

Sudokcidente: Retiendas kaj Tortuero

Sude: La Mierla

Sudoriente: Cogolludo



Historio |


Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 618 loĝantoj en 1970 al 131, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tamajón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tamajón kie oni falis al la nunaj 131.



Ekonomio |


Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.



Notoj |




  1. Arribas Herrera, 1997, pp. 19-22.



Bibliografio |


  • Arribas Herrera, A. (1997). «Un leopardo, Panthera pardus (Linnaeus, 1758), en el Pleistoceno de la Cueva de los Torrejones (Tamajón, Guadalajara, España)». Geogaceta (222): 19-22. ISSN 0213-683X.


Vidu ankaŭ |


  • Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto