Cisnădie




Cisnădie ĉisnadie (hungare: Nagydisznód nadjdisnod, germane: Heltau) estas urbo en Rumanio sude de Sibiu.




Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Historio


  • 3 Fonto


  • 4 Renomaj personoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Loĝantaro |


En 1910 ĝi havis 2064 loĝantojn [germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 17373 (rumanoj). Ĝi estas de la 18-a jarcento tekstilindustria centro. La censo de 1941 rezultigis 5.385 loĝantojn, inter kiuj estis 3.691 etnaj germanoj.



Historio |


Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1204; en 1323; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Loko Heltau estis dokumente menciita unue en 1204. En 1425 tie estis konstruita la unua horloĝa turo de Transilvanio. En 1500 la loko ricevis la rajton je ĉiujara foiro, laŭ decido de reĝo László la 2-a. Inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj la loko suferis pro atakoj de turkoj, kiu kaŭzis multajn detruojn. Pesta epidemio en 1660 kaŭzis 411 mortojn. En 1743 en Cisnădie ekloĝis proksimume 125 Landler (protestantaj ekzilitoj el Aŭstrio). En 1946 Cisnădie ricevis la rangon de rumana urbo. Post 1990 pliparto de la etnaj germanoj formigris.



Fonto |




  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

  • Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)



Renomaj personoj |




  • Gáspár Heltai, Kaspar Helth (? 1510? – Kolozsvár, 1574?): verkisto, tipografo, libroeldonisto.


  • Andreas Oltard (13-a de decembro 1611 – Nagyszeben, 6-a de oktobro 1660): historiisto.


  • George Ucenescu (31-a de decembro 1830 – Braŝovo, 25-a de januaro 1896): folkloristo.


  • Ferenc Wanek (n. 21-a de oktobro 1944): geologo, mikropaleontologo.



Eksteraj ligiloj |



  • Interaga mapo de distrikto Sibiu

  • Adminisracia mapo de distrikto

  • Popolnombrado 2002




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto