Akita Tokuzu
Akita Tokuzo (pseŭdonome Akita-Uĵaku) (naskiĝis en 1883 en Aomori-ken - mortis en 1962) estis japana socialista verkisto kaj esperantisto.
Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. Li verkis dramojn kaj ankaŭ verkojn por infanoj, precipe en gazetaraj rakontoj.
Esperantisto de 1913 pere de Vasilij Eroŝenko. Gvidanto de Japana proleta Esperanto-movado, membro de la grupo „la Semanto“, la unua proleta verkista rondo en Japanio (1921).
En januaro 1931 okazis fondiĝo de l' tutjapana organizo, Japana Prolet-Esperantista Unio (JPEU), kun ĉirkaŭ 150 membroj, kaj Akita-Ujaku fariĝas prezidanto.
Kelkaj liaj dramoj esperantigitaj.
Verkoj en Esperanto |
Fonto de sudroj. Danco de skeletoj. Nokto ĉe landolimoj. (Tri dramoj, kun permeso de la aŭtoro el japana lingvo trad. Haĵime Ŝuzui, Kaname Susuki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1927. - 73 p.)
Tiuj, kiuj ĉirkaŭas la ĉerkon (Esperantigita de Junko Sibata. -[Tokyo]: Kokusaigo-Kenkju-Ŝa, [proks. 1925]. - 14 p.)
Eksteraj ligiloj |
Trovu « Akita Tokuzu » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Anglalingva bibliografio de liaj porinfanaj libroj
| ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Akita Tokuzo (ps. Akita-Uĵaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927. |