Universitato Károly Eszterházy




Universitato Eszterházy Károly [esterhAzi kAroj], (origine hungare Eszterházy Károly Egyetem) estas malnova liceo en Eger, kie studas 8600 studentoj.




Altlernejo Eszterházy Károly




Enhavo






  • 1 Historio de la Altlernejo


  • 2 Historio de la Universitato


  • 3 Studentoj (elekto)


  • 4 Instruistoj (elekto)


  • 5 Institucioj


  • 6 Fontoj





Historio de la Altlernejo |




Turo de la licea turo, kie nun situas la observatoria muzeo


Ĉefepiskopo Ferenc Barkóczy en 1761 decidis en 1761, ke la seminario en Eger estos evoluigita al simila universitato kun 3 fakultatoj (teologio, filozofio, juro), kiel Universitato en Nagyszombat establita fare de Péter Pázmány. La sekva ĉefepiskopo Károly Eszterházy aldonis medicinan (jam la kvaran) fakultaton al la koncepto, kiu ekfunkciis en 1769. Tiu medicina fakultato estis la unua en Hungario. En Eger la altnivela edukado komenciĝis en 1774 jam en nova konstruaĵo. En la sekva jaro Maria Tereza forprenis la medicinan fakultaton kaj ŝi deklaris, ke povas ekzisti nur unu universitato en Hungario. La medicina fakultato funkciis plu en Nagyszombat. Post 2 jaroj la daŭre funkcianta lernejo de Eger ricevis la rangon liceo. Ankaŭ instruadoj de filozofio kaj juro estis forprenita en 1784, eĉ post 2 jaroj la seminario estis movita al Pest (urbo). Tamen, Eszterházy neniam rezignis pri siaj planoj, en 1790 la filozofia kaj jura fakultatoj estis reinstalita, same la seminario. En 1828 ĉefepiskopo János László Pyrker establis la unuan hungaran porinstruistan edukadon en Eger, kiu aliĝis al la liceo en 1852. Ekde 1921 la iniciato de Lajos Szmrecsányi ankaŭ komerca altlernejo funkciis en la konstruaĵo.


La pedagogia altlernejo en Debrecen translokiĝis al Eger en 1948. En 1962 la altlernejo prenis la nomon Ho Chi Minh, fine Károly Eszterházy en 1989.


Konstruaĵoj de la altlernejo (pli frue foje kolegio) estas disaj tra la urbo, tamen la plej granda estas la iama baroka liceo. En la liceo funkcias ankaŭ episkopa biblioteko kaj astronomia muzeo.



Historio de la Universitato |


La altlernejo estis levita al universitato en 2016, samtempe estis integrita Fakultato Komenio de Altlernejo Eszterházy Károly, Altlernejo Károly Róbert kaj Pedagogia Altlernejo de Jászberény.



Studentoj (elekto) |




  • Géza Gárdonyi

  • Sándor Bródy

  • Tamás Cseh

  • Lajos Dargay

  • Borbála Fekete

  • György Honti

  • Barbara Illés-Bódi

  • Zsolt Jószay

  • József Kárpáti

  • Jenő Lévay

  • László Morvay

  • Margit Sebők (1939)

  • József Szathmáry

  • János Sziládi

  • György J. Szondi

  • László Szunyogh

  • Miklósné Tóth




Instruistoj (elekto) |




  • Viktória Balogh

  • János Blaskó (pentristo)

  • Lajos Csontó

  • János Jakuba

  • Tamás Kopasz

  • Tamás Kótai

  • László Kovács (pentristo)

  • István Nagy B.

  • János Seres

  • Géza Mihály Szőcs

  • József Szurcsik

  • Sándor Tóth (skulptisto)

  • Endre Zétényi




Institucioj |


  • Fakultato Komenio de Altlernejo Eszterházy Károly


Fontoj |


  • oficiala paĝo



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto