Januaro de 2015

Multi tool use
januaro | ||||||
lu |
ma |
me |
ĵa |
ve |
sa |
di |
1 |
2 |
3 |
4 |
5 |
6 |
|
7 |
8 |
9 |
10 |
11 |
12 |
13 |
14 |
15 |
16 |
17 |
18 |
19 |
20 |
21 |
22 |
23 |
24 |
25 |
26 |
27 |
28 |
29 |
30 |
31 |
|||
aranĝo de 2019 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2015:
- 1-a de januaro
Litovio iĝas 19-a membro de la eŭrozono, kun propraj eŭro-moneroj.
- 7-a de januaro
En Parizo okazis atenco fare de radikalaj islamistoj kontraŭ la sidejo de la satira gazeto "Charlie Hebdo". Mortis 12 homoj, el kiuj 2 policanoj, kelkaj aliaj estis vunditaj.
- 8-a de januaro
Forpasis Kep Enderby, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 1998–2001.
en Montrouge apud Parizo, policanino estis pafmortigita kaj alia homo estis grave vundita de armita viro. La afero ŝajnas ligita kun la okazaĵoj de la 7-a de januaro 2015.
- 9-a de januaro
En Parizo denove okazis atako kun ostaĝ-preno, ĉi foje kontraŭ koŝera vendejo "Hypercacher" en la 20-a arondismento. Mortis 5 homoj, inkluzive de ostaĝ-preninto. Ambaŭ atencoj finas kun la rezulto de 20 mortintoj: 17 viktimoj kaj 3 teroristoj.
Maithripala Sirisena elektiĝis la nova prezidanto de Srilanko.
- 10-a de januaro
Atenco de la terorisma grupo Boko Haram en bazaro en Maiduguri, Niĝerio okazigas 20 mortojn. Ŝajne la eksplodaĵon portis infanino.
- 21-a de januaro
Nederlando: Forpasis Hans Bakker (1937-2015).
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 22-a de januaro
Nepalo: Interbatiĝo ĝenerala en la Asembleo konstitucianta.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 23-a de januaro
Forpasis reĝo Abdulah de Saudarabio.
- 25-a de januaro
La maldekstra koalicio Siriza venkis la ĝeneralan balotadon en Grekio.
Forpasis la greka kantisto Demis Roussos.
Dum surstrataj protestoj en Egiptio 15 personoj mortis.
- 30-a de januaro
En biblioteko INION (Moskvo) okazis grava incendio.
- 31-a de januaro
Kenĝi Goto (sendependa japana video-ĵurnalisto kidnapita 3-4 monatojn antaŭe en Sirio far Islama Ŝtato) estis raportita senkapigita.
Vidu ankaŭ |
- Decembro de 2014
|
qs4kN2ofbbfQTL0Fj9terx8JL,KWPq9f AyUlgFJ