Kando
La kando estas purigita, kristaligita kaj preskaŭ diafana sukero. Ĝi havas brunan, blankan, flavan tipon.
En epoko antaŭ ol kristaligita sukero industrie disponeblis, oni uzis kandon por sukerigi kafon, ktp. En la kamparanaj domoj pendis dika peco de kando el la plafono, kaj kiam iu bezonis sukeron rompigis etan pecon el ĝi kun marteleto, ĉar kando estas malmola oni konservis ĝin en la buŝo dum trinki la kafon, ke ĝi sukerumu ĝin dume, tiu kutimo en kelkaj regionoj (norda Francio, ktp) konserviĝis eĉ post la apero de kristaligita sukero.
Oni povas kandi ekz. fruktojn, fruktoŝelojn aŭ florojn, ankaŭ angelikon.