Catherine L. Moore
Catherine Lucille Moore | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nomo | Catherine Lucille Moore | |
Dato de naskiĝo | 24-a de januaro 1911 | |
Loko de naskiĝo | Indianapolis | |
Dato de morto | 4-a de aprilo 1987 | |
Loko de morto | Holivudo | |
Okupo | verkisto | |
Aĝo je morto | 76 | |
Portalo pri Homoj | ||
|
Catherine Lucille Moore (naskiĝis la 24-an de januaro 1911, en Indianapolis, mortis la 4-an de aprilo 1987, en Holivudo) estis usona verkisto Ŝi estis unu el la unuaj virinoj, kiu verkis en la fako de la sciencfikcio.
Enhavo
1 Ŝia vivo
2 Ŝia verko
2.1 Romanoj
2.2 Noveloj
3 Eksteraj ligiloj
Ŝia vivo |
En sia infanaĝo, Catherine Lucille Moore suferis pro kronika malsano, kaj pasis sian
tempon legi fantastan literaturon kaj keltajn legendojn.
Ŝi forlasis sian lernadon dum la
granda depresio kaj laboris kiel sekretariino en la banko
Fletcher Trust Company de Indianapolis. Ŝiaj unuaj noveloj aperis je la
1930-aj jaroj en pulpaj magazinoj, notinde Weird Tales,
en kiuj aperis rakontoj pri ŝiaj herooj: Northwest Smith, sciencfikcia
aventuristo, kaj Jirel de Joiry, unu el la unuaj heroinoj de
mezepoka fantasto.
En 1936 ŝi renkontis Henry Kuttner, sciencfikcia verkisto kiu sendis al ŝi
leteron de fervorulo pri sciencfikcio, kredante ke ŝi estis viro.
Ili kune verkis en 1937 Quest of the Starstone, novelon, en kiu la geherooj
Northwest Smith kaj Jirel de Joiry sin renkontas danke al tempovojaĝado.
Tri jaroj poste, Catherine L. Moore kaj Henry Kuttner geedziĝis en 1940.
Ili de tiam verkis kune sub pluraj pseŭdonimoj el kiuj plej konata estas
Lewis Padgett. Kiam Catherine L. Moore verkis sen kunlaboro de sia edzo, ŝi
uzis la pseŭdonimon de Laŭrence O'Donnel.
Post la morto de Henry Kuttner en 1958, ŝi preskaŭ ne plu verkis; ŝi donis
kursojn de verkado en Universitato de Suda Kalifornio kaj verkis kelkajn
scenarojn por televidilo. Ŝi tute ĉesis verki post sia re-edziniĝo en
1963 kun Thomas Reggie.
Trafita de alchajmero, ŝi mortis en 1987 en sia hejmo de Holivudo, en Kalifornio.
Ŝia verko |
Romanoj |
Earth's Last Citadel (1943)
The Mask of Circe (1948)
Beyond Earth's Gates (1949)
Fury (1950) kun H. Kuttner
Judgment Night (1952)
Mutant (1953) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
Doomsday Morning (1957)
Jirel of Joiry (1969)
Noveloj |
Shambleau (1933)
Black God's Kiss (1934)
Black God's Shadow (1934)
Black Thirst (1934)
Dust of Gods (1934)
Dust of the Gods (1934)
Scarlet Dream (1934)
The Bright Illusion (1934)
The Cold Gray God (1935)
Jirel Meets Magic (1935)
Julhi (1935)
The Nymph of Darkness (1935) kun Forrest J Ackerman
Lost Paradise (1936)
The Tree of Life (1936)
Tryst in Time (1936)
Yvala (1936)
Quest of the Starstone (1937) kun H. Kuttner
Greater Than Gods (1939)
Hellsgarde (1939)
Werewoman (1939)
Miracle in three dimension (1939)
Fruit of Knowledge (1940)
Song in a minor key (1940)
A Gnome There Was (1941)
There Shall Be Darkness (1942)
Clash by Night (1943) kun H. Kuttner sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Doorway Into Time (1943) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
Mimsy Were the Borogroves (1943) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
The Children's Hour (1944) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Trophy (1944) kun H. Kuttner
Private Eye (1944) kun H. Kuttner
Housing Problem (1944) kun H. Kuttner
When the Bough Brakes (1944) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
No Woman Born (1944)
The code (1945) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Daemon (1946)
Vintage Season (1946) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
This Is the House (1946) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Clash by Night (1948) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Promise land (1950) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Heir apparent (1950) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
Paradise street (1950) sub la nomo de Lawrence O'Donnell
A Wild Surmise (1953) kun H. Kuttner
Two-Handed Engine (1955) kun H. Kuttner sub la nomo de Lewis Padgett
Eksteraj ligiloj |
angle Biografio de Catherine L. Moore
france Catherine L. Moore kaj Henry Kuttner, el "Listes SF"