SIRUTA
SIRUTA (rumane Sistemul Informatic al Registrului Unităților Teritorial-Administrative = informadika sistemo de registro de teritoriaj-administraj unuoj) estas klasada sistemo uzata de la rumana Nacia Instituto pri Statistiko (Institutul Național de Statistică = INS) por registri administrajn teritoriajn unuojn (Unitățile administrativ-teritoriale = UAT). Ĝi atribuas al ĉiu UAT nombran kodon.
La sistemo dividas la unuojn en tri nivelojn[1]:
distriktoj kaj la ĉefurbo Bukareŝto
municipoj, urboj kaj komunumoj (unuoj administrataj de urbestro)- kvartaloj, vilaĝoj, sektoroj de Bukareŝto
Unuoj de la unua nivelo havas du- aŭ triciferajn kodojn, aliaj kvin- aŭ sesciferajn. La kodoj de la tri niveloj ne estas strukture interligitaj. Ekzemple distrikto Sibiu havas la kodon 323, ĝia ĉefurbo Sibiu havas 143450, komunumo Șelimbăr havas 143557 kaj 143566 kaj vilaĝo Veștem en tiu komunumo 143593.
Ĉiujare la 6-an de junio SIRUTA adaptiĝas al la intertempaj administraj ŝanĝoj.
La distriktoj |
La distriktoj kaj la ĉefurbo Bukareŝto havas jenajn SIRUTA-kodojn:
Distrikto Alba: 10
Distrikto Arad: 29
Distrikto Argeș: 38
Distrikto Bacău: 47
Distrikto Bihor: 56
Distrikto Bistrița-Năsăud: 65
Distrikto Botoșani: 74
Distrikto Brașov: 83
Distrikto Brăila: 92
Distrikto Buzău: 109
Distrikto Caraș-Severin: 118
Distrikto Călărași: 519
Distrikto Cluj: 127
Distrikto Constanța]: 136
Distrikto Covasna: 145
Distrikto Dâmbovița: 154
Distrikto Dolj: 163
Distrikto Galați: 172
Distrikto Giurgiu: 528
Distrikto Gorj: 181
Distrikto Harghita:190
Distrikto Hunedoara: 207
Distrikto Ialomița: 216
Distrikto Iași: 225
Distrikto Ilfov: 234
Distrikto Maramureș: 243
Distrikto Mehedinți: 252
Distrikto Mureș: 261
Distrikto Neamț: 270
Distrikto Olt: 289
Distrikto Prahova: 298
Distrikto Satu Mare: 305
Distrikto Sălaj: 314
Distrikto Sibiu: 323
Distrikto Suceava: 332
Distrikto Teleorman: 341
Distrikto Timiș: 350
Distrikto Tulcea: 369
Distrikto Vaslui: 378
Distrikto Vâlcea: 387
Distrikto Vrancea: 396
Bukareŝto: 403
Kiel oni vidas, la kodoj kreskas laŭ la (rumana) alfabeta ordo de la distriktaj nomoj, escepte de la distriktoj Călărași kaj Giurgiu, kiuj havas numerojn super 500.
Notoj |
↑ www.123coduri.ro