Wernigerode


































































Blazono
Mapo

Blazono de Wernigerode

Situo de Wernigerode en Germanio
Bazaj indikoj

Federacia lando:

Saksio-Anhalto

distrikto:

distrikto Harco

Geografia situo:
51° 50' N
10° 47' O

Alteco:
281 m super la marnivelo

Areo:
125,16 km²

Loĝantoj:
34.209 (30-a de junio 2005)

Loĝdenseco:
273 loĝantoj/km²

Poŝtkodo:
38855

Telefonkodo:
03943

Regiona aŭtokodo:
HZ

Administra kodo:
15 3 69 032
Adreso de la urba administracio: Marktplatz 1/ 38855 Wernigerode

Ĉefurbestro:
Peter Gaffert

Wernigerode [vernigeROde] estas urba komunumo de la distrikto Harco en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi situas ĉe la nordorienta flanko de la mezalta montaro Harco, ĉe la piedo de Brocken, la plej alta monto de la montaro. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 33 108 loĝantojn.


Laŭ la poeto Hermann Löns oni nomas la urbon "la bunta urbo ĉe Harco".


La unua skriba mencio de la urbo datiĝas el la jaro 1121. En 1229 ĝi ricevis urborajtojn laŭ la modelo de Goslar. Grandajn detruojn la urbo suferis, ĉefe pro fajroj, dum la Tridekjara milito. De 1807 ĝis 1813 Wernigerode apartenis al la reĝlando Vestfalio, poste ĝi estis integrita en la novfonditan distrikton Osterwieck de la prusa provinco Saksio. Nur post plendo de grafo Henrich de Stolberg-Wernigerode la urbo en 1825 fariĝis sidejo de propra distrikto ene de la registara distrikto Magdeburg.


Jenaj komunumoj estis integritaj en la urbon: Hasserode (1907), Nöschenrode (1929), Benzingerode (1994), Minsleben (1994) kaj Silstedt (1994).




Enhavo






  • 1 Kulturo kaj vidindaĵoj


    • 1.1 Konstruaĵoj




  • 2 Famaj gefiloj de la urbo


  • 3 Partneraj urboj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj





Kulturo kaj vidindaĵoj |


Wernigerode posedas tre multajn turismajn allogaĵojn. La urbocentro grandparte konsistas el malsuprasaksiaj trabfakaj domoj. La novgotika kastelo estas komparebla kun la fama kastelo Neuschwanstein, sed estas pli malnova ol tiu.


Ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Wernigerode estas tre ĉarma. Ĉi tie komenciĝas la Harcaj etŝpuraj fervojoj de trajnoj movataj per tradiciaj vaporlokomotivoj, kiuj veturas tra Schierke al la monto Brocken kaj al Nordhausen en Turingio.



Konstruaĵoj |



  • La kastelo

  • La urbodomo

  • La plej malgranda domo de la urbo (en Koch-strato)

  • La Krummel-a domo

  • La iama moner-farejo Alte Münze

  • La turo Westerntorturm

  • La turo Halbschalenturm

  • La turo Kaiserturm




Famaj gefiloj de la urbo |



  • Grafo Albrecht von Wernigerode († 1419), 1411-1419 episkopo de Halberstadt


  • Christian Gottlieb Kratzenstein (1713-1795), profesoro kaj kunfondinto de la fizika medicino

  • Grafo Heinrich Ernst zu Stolberg-Wernigerode (1716-1778), kapitulestro kaj poeto de ekleziaj kantoj


  • Heinrich Friedrich Delius (1720-1791), medicinisto

  • Prof. D-ro fil. Christian Ernst von Windheim (1722-1766), protestanta teologo kaj orientalisto


  • Justus Friedrich Runde (1741-1807), juristo kaj historiisto pri juro


  • Martin Heinrich Klaproth (1743-1817), kemiisto, eltrovinto de la elementoj uranio, cirkonio, titano, cero kaj teluro


  • Johann Friedrich Eich (1748-1807), portret-pentristo de la rondo ĉirkaŭ Gleim


  • Heinrich Gottlieb Zerrenner (1750-1811), verkisto und protestanta landa episkopo (Generalsuperintendent)

  • Grafo Henrich zu Stolberg-Wernigerode (1772-1854), politikisto, fondinto de la metalurgia uzino Henrichshütte en Hattingen


  • Christian Heinrich Delius (1778-1840), arkivisto kaj historiisto

  • Grafo Anton zu Stolberg-Wernigerode (1785-1854), politikisto ĉe la kortego de reĝo Friedrich Wilhelm la 4-a de Prusio


  • Gustav Eduard von Hindersin (1804-1872), prusa generalo


  • August Wilhelm Grube (1816-1884), pedagogo kaj verkisto


  • Paul Renner (1878-1956), pentristo kaj tipografo (i. a. Futura-tiparoj)


  • Hans Falkenhagen (1885-1971), elektrolit-esploristo kaj profesoro ĉe la universitato Rostock


  • Fritz Nötzoldt (* 1908), librokomercisto, kabaredisto, lektoro kaj aŭtoro en Heidelberg


  • Eckart Friedrichson (1930-1976), GDR-aktoro, konata kiel "Meister Nadelöhr"


  • Karl Oppermann (*1930), pentristo, profesoro ĉe la Altlernejo pri artoj en Berlino


  • Waldtraut Lewin (* 1937), verkistino, dramaturgino kaj reĝisorino


  • Manfred Preiß (* 1939), ministro pri regionaj kaj komunumaj aferoj de GDR


  • Otmar Alt (* 1940), pentristo, grafikisto, dezajnisto kaj skulptisto


  • Volker Küster (* 1941), grafikisto kaj profesoro pri komunikada dezajno en Essen.


  • Monika Wulf-Mathies nask. Baier (* 1942) sindikata aktivulino kaj SPD-politikistino


  • Monika Hauff (* 1944) kantistino de la duopo Hauff kaj Henkler


  • Irene Ellenberger (* 1946), SPD-politikistino, 1994-1999 Ministrino pri socialaj aferoj de Turingio


  • Guido Fulst (* 1970), venkinto de olimpiado kaj mondĉampiono en biciklado



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Italio.svg Carpi (regiono Emilia Romagna) en Italio (ekde 1964)


  • Flago-de-Germanio.svg Neustadt an der Weinstraße en Germanio (ekde 1989)


  • Flago-de-Rumanio.svg Cisnădie (hungare Nagydisznód, germane Heltau) en Rumanio (ekde 2002)



Vidu ankaŭ |


  • Hasseröder



  • Wernigerode en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Wernigerode en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala hejmpaĝo de la urbo





Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51