Wiler ĉe Utzenstorf
Wiler ĉe Utzenstorf | |
---|---|
Blazono de Wiler ĉe Utzenstorf | |
Aerbildo de Wiler ĉe Utzenstorf fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
Koordinatoj | 47°9′6″N 7°33′30″O / 47.15167°N, 7.55833°O / 47.15167; 7.55833 (Wiler ĉe Utzenstorf)Koordinatoj: 47°9′6″N 7°33′30″O / 47.15167°N, 7.55833°O / 47.15167; 7.55833 (Wiler ĉe Utzenstorf) |
Nombro de enloĝantoj | 812 |
Areo | 3,82 km² |
Alteco | 462 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3428 |
Komunumkodo | 0554 |
Mapo de Wiler ĉe Utzenstorf | |
Enhavo
1 Pri la komunumo
2 Geografio
3 Najbaraj komunumoj
4 Trafiko
5 Historio
6 Vidu ankaŭ
7 Notoj kaj referencoj
8 Eksteraj ligiloj
9 Bildoj
Pri la komunumo |
Wiler ĉe Utzenstorf (prononcu: vilr ĉe ucnstorf; en la germana lingvo: Wiler bei Utzenstorf) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio |
Wiler ĉe Utzenstorf situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Emme, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Soloturno kaj 10 kilometrojn norde de la urbo Burgdorf. Tra la vilaĝo fluas la rojo Starckbach, kaj en okcidento paralele al Emme ekzistas industria kanalo de la paperfabriko de Utzenstorf. La nordokcidenten parto de la komunumo kovras la arbaro Wilerwald. La komunumo Wiler ĉe Utzenstorf konsistas el la vilaĝo Wiler (en la centro oriente de la rojo Starckbach, la industria kvartalo Vorholzmatt (en nordo ĉe la fervojlinio), la kvartalo Bad (okcidente de la rojo Starckbach, kie situas la publika banejo), la vilaĝeto Moosbrunnen (en la ebenaĵo okcidente de Bad), kaj Wilerfeld (tute en la sudo de la komunumo, kiu kun alteco de 469 m s.m. situas ankaŭ estas la plej alta punkto de la komunumo).
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,82 km², de kiuj 30,37% estas kovritaj de arbaro, 52,9% servas por agrikulturo kaj 15,2% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Wiler ĉe Utzenstorf limas en nordo al la eksklavo Schachen de la komunumo Zielebach, en nordnordoriento en unu punkto al Gerlafingen (SO), en oriento al Zielebach, en sudo al Utzenstorf, kaj en okicdento al Bätterkinden.
Trafiko |
Tra la komunumo pasas la kantona vojo 1447 de Gerlafingen al Utzenstorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas apud Kriegstetten en distanco de proksimume 5 kilometroj norde. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Soloturno al Burgdorf, kiu pasas tra la komunumo.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Wiler ĉe Utzenstorf datiĝas el la jaro 1260 kiel Wilere kiam Urbar de Kiburgo cedis ĝis al la Voktejo Utzenstorf. En la jaro 1728 estis fondita lerneja komunumo en Wiler, kaj en la jaro 1754 ĝi fariĝis aŭtonoma komunumo. En la jaro 1908 estis malfermita la stacidomo kaj la poŝtoficejo en Wiler ĉe Utzenstorf.[2]
Vidu ankaŭ |
- Aliaj signifoj de Wiler
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Artikolo pri la historio de Wiler ĉe Utzenstorf en la retejo de la komunumo
Eksteraj ligiloj |
- ĉe Utzenstorf.ch Oficiala retejo de la komunumo Wiler ĉe Utzenstorf
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wiler ĉe Utzenstorf – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj |
La industria kvartalo Vorholzmatt kaj la fervojlinio en Wiler ĉe Utzenstorf, fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011.
|
|