Badalovo





Bazaj informoj |


Badalovo, ukraine Бадалово, hungare Badaló estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.




Transkarpata provinco en Ukrainio




  • Areo: 1  km²

  • Alto super marnivelo: 112 m


  • Loĝantaro: 1710


  • Poŝtkodo: 90253


  • Telefonprefikso: 3141


  • Aŭtokodo:



Situo |


Badalovo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, kiu estas samtempe la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo.



Historio |


La unua mencio devenis el 1226. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ekde 1550. Badaló longe profitis de la flosistoj, kiuj liveris precipe salon kaj lignon sur la rivero. Fine de la 19-a jarcento la flosado ĉesis pro la funkciantaj fervojoj. Ĝis 1920 Badaló apartenis al Hungario, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Badaló rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon kaj pli ol 200 da hungaroj estis deportitaj al gulago. Ekde tiam la komunumo apartenis al Sovetunio (tiam la loĝantoj laboris en la ŝtata bieno), fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1998 inundo de Tiso faris damaĝojn. Nuntempe la loĝantoj estas gastlaboristoj en Hungario.







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto