Agatono
Agatono | ||
---|---|---|
79-a papo de la Katolika eklezio | ||
Portreto pentrita laŭ fantazio | ||
Naskonomo | nekonata | |
Pontifiko | de 30-a de junio 0678 [#] | |
ĝis 10-a de januaro 0681 [#] | ||
Antaŭulo | [#] | |
Sekvanto | [#] | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | (dato mankas) en Sicilio | |
Morto | 10-an de januaro 681 (0681-01-10) en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 10-a de januaro, 20-a de februaro | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Agatono fariĝis papo la 27-an de junio 678 kaj mortis la 10-an de januaro 681 en Romo. Lia festotago estas la 10-a de januaro en la okcidento; ĉe la ortodoksuloj kontraŭe estas la 20-a de februaro[1].
Enhavo
1 Vivo
2 Rolo en la historio
3 Eklezia politiko
4 Literaturo
5 Eksteraj ligiloj
6 Referencoj
Vivo |
Li estis grekdevena siciliano. Lia pontifikeco fokusiĝis ĉefe pri la kvereloj kun la monotelitismo. Ĝin malpermesis kaj kondamnis sinodo de papo kunvokita dum pasko en 680. Tuj poste li sendis legaton al la Tria koncilio de Konstantinopolo.
Rolo en la historio |
Post la sukcesa haltigo de la Araboj fare de la bizanca imperiestro, Agatono estis varbita kiel aliancito. Kelkaj partiaj historiistoj interpretis tion kiel ateston por la akcepto de la aŭtoriteco de la papo fare la ortodoksuloj. Pri tio parolis multe pli malfrue la Unua Vatikana Koncilio.
Eklezia politiko |
La subteno de Agatono por la jorka episkopo Wilfrid enkonduki la roman version de la meso en Anglio, ege alproksimigis tiun landon al la kontinento. Baldaŭ poste misiistoj de la Britaj insuloj venis por kristanigi grandajn partojn de Eŭropo laŭ invito de Karolo la granda. El kiuj la agado de Sankta Bonifaco, la t.n. misiisto de Germanlando, estis deklarita eĉ modelo fare de Gregorio la 2-a.
Literaturo |
- Hubert Stadler: Päpste und Konzilien (=Hermes Handlexikon), p. 14, eldonejo Econ, Düsseldorf 1983.
Eksteraj ligiloj |
Pri la papo en katolika leksikono de 1913. angle
Referencoj |
↑ [1]