Distrikto Rems-Murr


















































Blazono
Mapo

blazono

mapo
bazaj informoj

federacia lando:

Baden-Virtembergo

distriktaro:

Stutgarto

regiona ligo:

Stutgarto
administra sidejo:
Waiblingen
areo: 858 km²
Loĝantoj:
424 878 (fine de decembro 2017)

Loĝdenso:
479 po km²

Aŭtokodo:
WN (Waiblingen)

Oficiala kodo:
08119

La distrikto Rems-Murr - germane Rems-Murr-Kreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Waiblingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la samnoma regiona ligo Stutgarto. La distrikto ekestis dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento el la antaŭaj distriktoj Backnang kaj Waiblingen; ĝia nomo aludas al la riveretoj Rems kaj Murr, kiuj ambaŭ estas dekstraj alfluoj al la rivero Neckar.


La distrikto havas areon de 858 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 424 878 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Heilbronn kaj Schwäbisch Hall norde, Ostalb oriente, Göppingen kaj Esslingen sude kaj la distrikto Ludwigsburg plus la eksterdistrikta urbo Stutgarto okcidente.




Enhavo






  • 1 Administra divido


  • 2 Partneraj regionoj


  • 3 Bildaro


  • 4 Eksteraj ligiloj





Administra divido |


La distrikto konsistas el 31 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.


Urboj:




  1. Backnang (35.732)


  2. Fellbach (44.164)


  3. Murrhardt (14.344)


  4. Schorndorf (39.182)


  5. Waiblingen (52.952)


  6. Weinstadt (26.282)


  7. Welzheim (11.206)


  8. Winnenden (27.699)


Neurbaj komunumoj:




  1. Alfdorf (7.299)


  2. Allmersbach im Tal (4.836)


  3. Althütte (4.177)


  4. Aspach (8.363)


  5. Auenwald (6.975)


  6. Berglen (6.198)


  7. Burgstetten (3.411)


  8. Großerlach (2.562)


  9. Kaisersbach (2.686)


  10. Kernen (Rems) (15.258)


  11. Kirchberg (Murr) (3.690)


  12. Korb (10.399)


  13. Leutenbach (10.739)


  14. Oppenweiler (4.266)


  15. Plüderhausen (9.596)


  16. Remshalden (13.555)


  17. Rudersberg (11.687)


  18. Schwaikheim (9.367)


  19. Spiegelberg (2.182)


  20. Sulzbach (Murr) (5.389)


  21. Urbach (8.560)


  22. Weissach im Tal (7.185)


  23. Winterbach (7.864)


Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.



Partneraj regionoj |


La distrikto havas partnerajn rilatojn kun




  • Flago-de-Germanio.svg la distrikto Meißen en Germanio (ekde 1990)


  • Flago-de-Hungario.svg la departemento Baranya en Hungario (ekde 1991)


  • Flago-de-Rusio.svg la distrikto kaj urbo Dmitrov en Rusio (ekde 1991) kaj al


  • Flago-de-Britio.svg la urbo Southampton en Britio (ekde 1991)



Bildaro |




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Distrikto Rems-Murr en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Oficiala retejo





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto