Lurtigen












































Lurtigen

Blazono de Lurtigen


Blazono de Lurtigen

Kantono
Friburgo
Distrikto
Lagodistrikto

Koordinatoj 

46°55′43″N 7°10′22″O  /  46.92861°N, 7.17278°O / 46.92861; 7.17278 (Lurtigen)Koordinatoj: 46°55′43″N 7°10′22″O  /  46.92861°N, 7.17278°O / 46.92861; 7.17278 (Lurtigen)
Nombro de enloĝantoj
185
Areo
2,32 km²
Alteco
567 m super marnivelo
Poŝtkodo
3215
Komunumkodo
2270

Mapo de Lurtigen


Mapo de Lurtigen







v  d  r


Information icon.svg



Lurtigen (en la franca lingvo Lourtens) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Lurtigen situas situas sudoriente de la urbo Morato kaj norde de la Ŝtata Arbaro Galm en la valo de la rivereto Biberen ĉe la suda marĝeno de la Granda Marĉo. La komunumo, kiu estas komplete ĉirkaŭigita de arbaro konsistas el la vilaĝo Lurtigen, la setlejo Neumatt kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,32 km², de kiuj 33,6% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Lurtigen limas en nordokcidento kaj nordo al Morato, en nordnordoriento al Büchslen, en nordoriento al Gempenach, en oriento al Ulmiz, en sudo al la Ŝtata Arbaro Galm, kaj en sudokcidento al Salvenach.



Trafiko |


Lurtigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Gempenach al Salvenach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn norde apud Morato. Per la buslinio de Morato al Gümmenen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Lurtigen datiĝas el la jaro 1397 kiel Lurtens. Dum mezepoko Lurtigen apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Lurtigen kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Lurtigen fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.
[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Hermann Schöpfer: Lurtigen en Historia Leksikono de Svislando (2008-07-18)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Lurtigen

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lurtigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto