Marl
Marl | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | ||||
Distrikto | Distrikto Recklinghausen | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°40′N 7°07′O / 51.667°N, 7.117°O / 51.667; 7.117 (Marl)Koordinatoj: 51°40′N 7°07′O / 51.667°N, 7.117°O / 51.667; 7.117 (Marl) | ||||
Alto super la marnivelo | 70 m | ||||
Areo | 87,69 km² | ||||
Loĝantaro | 83695 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 0 23 65 | ||||
Poŝtkodo | 45768, 45770, 45772 | ||||
Aŭtomobila kodo | RE | ||||
Oficiala Municipokodo | 05562024 | ||||
Komunumestro | Uta Heinrich | ||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | ||||
Partio de komunumestro | Nepartia | ||||
Oficiala retejo | http://www.marl.de | ||||
Marl estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Recklinghausen de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2017 la urbo havis 83 695 loĝantojn.
Enhavo
1 Kulturo
1.1 Skulptaĵomuzeo Glaskasten
2 Vidu ankaŭ
3 Eksteraj ligiloj
Kulturo |
Skulptaĵomuzeo Glaskasten |
Skulptaĵomuzeo Glaskasten estas muzeo por internacia skulptaĵoj en Marl. La muzeo evoluis el la artverka kolekto de la urbo en la teretaĝo de la urboparlamentejo, kiu estas ero de la urbodoma ensemblo, kiun kreis la nederlanda arĥitekturmetiejo Van den Broek en Bakema (1960 - 1967). La kresko de la artkolekto, kunebligita per la tiam valida unu-elcenta regulo por arto en la publika spaco je novkonstruaĵoj iom post iom necesigis apartan muzeon. En 1985 la teretaĝo sub la urboparlamentejo laŭ interkonsilado kun la arĥitekto tute ekipita per vitraj muroj, kio klarigas la nomon de la muzeo: Glaskasten (= vitrokesto).
Ne nur granparto de la muzea kolekto troviĝas ekster la muzeo en la publika spaco (proksimume 70 skulptaĵoj), la interna kolekto estas de ekstere plene videbla kaj plejofte lokita eksterdirekten. La muzeo krom tio estas senpage alirebla. La ekstera kolekto estas lokita en radio da 500 metroj ĉirkaŭ la urbodoma ensemblo kaj la proksima urba lago, samkiel en diversaj urbaj distriktoj de Marl.
Filio de la muzeo loĝas en la Paracelsus-Klinik, la malsanulejo de la urbo Marl. Deko da skulptaĵoj de la muzeo estas videblaj en la malsanuleja domaro, kaj oni instalis ĉirkaŭ la malsanulejo skulptaĵovojon.
Vidu ankaŭ |
Loremo
Eksteraj ligiloj |
- Retpaĝaro de la urbo Marl
- urba arĥivo Marl
- Dokumentoj el la urba arĥivo Marl
Itinero de la Industrikulturo :Pikedokolonio de Chemischen Werke Hüls
Itinero de la Industrikulturo :Ĥemia „parko“ (uzino) Marl