Distrikto Marcali
La Distrikto Marcali (hungare Marcali járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro laŭ Balatono en la nordokcidenta parto de la departemento (en la sudokcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Marcali, kiu estas urbo, la ceteraj 16 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 904,24 km², kie loĝas 34 734 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri fremdultrafiko apud Balatono, krome pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, legomoj) kaj bestobredadoj.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam daŭre inter 1886-1983. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: 'Marcali, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Kelevíz kaj Sávoly
- vilaĝoj:
Balatonkeresztúr, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Balatonberény kaj Balatonmáriafürdő
Balatonszentgyörgy, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Főnyed, Hollád, Szegerdő, Tikos kaj Vörs
Böhönye, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Nemeskisfalud kaj Szenyér
Kéthely, kiu administras ankaŭ vilaĝon Balatonújlak
Mesztegnyő, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csömend, Gadány, Hosszúvíz, Nikla kaj Tapsony
Nagyszakácsi, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Nemesdéd, Varászló kaj Vése
Pusztakovácsi, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Libickozma, Somogyszentpál kaj Táska
Somogyzsitfa, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csákány, Nemesvid, Somogysámson, Somogysimonyi kaj Szőkedencs
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio