Kolegiato Essen






La blazono de kolegiato Essen




La katedralo de Asindo, iama preĝejo de la abatinejo, superstarata de la moderna urbodomo




La klostro de la abatinpreĝejo kun la tombejo de la prepostoj


La Kolegiato EssenAbatinejo Essen estis kolegiato por altnobelinoj en Essen. Ĝi estis fondata en 845 de la Saksa nobelo Altfrido († 874) de la posta episkopo de Hildesheim proksime de reĝa korto(?) Astnidhi, de kiu devenas la posta nomo de abatinejo kaj urbo. La unua abatino estis Gersvito, parencino de Altfrido.
Kaŭze de la protektado fare de Otidoj en 874/947 la abatinejo iĝis rekte regnosubmetita. Sian florepokon travivis la abatinejo ekde 973 sub la abatino Mathilda la 2-a. Mathilda, nepino de imperiestro Oto la 1-a kaj per tio Liudolfidino, gvidis la abatinejon ĝis 1011, dum ŝia regado la plej gravaj artaj eroj de la Asinda katedraltrezoro venis al Essen. Ankaŭ ambaŭ ŝiaj posteulinoj originas el la Liudolfida gento kaj per tio plimultigis riĉecon kaj influon de la abatinejo. En 1228 la abatinoj unuafoje estis nomataj „princino“, ekde 1300 ili rezidis pli kaj pli en la Borbeck. Ekestis reglando inter la du riveroj Emscher kaj Ruhr, al kiu apartenis la urbo Essen. Ties klopodoj fariĝi regna urbo estis vanigitaj de la kolegiato en 1399 kaj definitive en 1670. En la nordo de la teritorio troviĝis ekde 1073 la monaĥejo Stoppenberg, en la sudo la kolegiato Rellinghausen. Al la posedaĵoj de la kolegiato apartenis ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Huckarde, ĉe la limo de la graflando Dortmundo kaj separata de la Essen-a teritorio per la graflando Mark. Depagodevaj al la abatinejo estis ĉirkaŭ 3.000 bienoj en la ĉirkaŭaĵo, en la feŭdo Recklinghausen, ĉe la Hellweg samkiel ĉirkaŭ Breisig kaj ĉe Godesberg. Ekde 1512 ĝis la malfondado la regna abatinejo apartenis al la Malaltrejn-Vestfalia Imperia distrikto.


Voktoj de la kolegiato estis sinsekve:



  • la grafo de Berg

  • la grafo de la Mark (1288)

  • la dukoj de Kleve, grafoj de la Mark

  • la dukoj de Jülich-Kleve-Berg

  • la margrafo de Brandenburg (ekde 1609/1648)


En 1495 la kolegiato faris heredvoktecan kontrakton kun la dukoj de Kleve kaj Mark, per tiu la abatinejo Asindo perdis parton de sia politika sendependeco, nome la rajton elekti mem vokton. Ekde aŭgusto 1802 la teritorio estis okupata de Prusaj trupoj. Sekve de la sekularigo la kolegiato estis malfondata en la jaro 1803. La tri kvadratleŭgojn granda klerika teritorio venis definitive al Prusio, apartenis 1806/1807 ĝis 1813 al la grandduklando Berg, kaj poste reen al Prusio. La lasta abatino, Maria Kunigunde de Saksio, mortis la 8-an de aprilo 1826 en Dresdeno.



Listo de la abatinoj/princabatinoj de Asindo |



  • Gersvida la 1-a (proksimume 850) (parencino de la St. Altfrido)

  • Gersvida la 2-a (proksimume 880)

  • Adalva (mortinta 895(?))

  • Vikburga (proksimume896-906)


  • Matilda la 1-a (907-910)


  • Hatviga la 1-a (910-951) – supozeble sub ŝia regado la abatinejo iĝis rekte regnosubmetita


  • Agana (951-965)


  • Ida (966-971)


  • Matilda la 2-a (971-1011), nepino de imperiestro Oto la 1-a, "la Granda"


  • Zofia (1012-1039), filino de imperiestro Oto la 2-a kaj lia edzino Teofano; ekde 1001 abatino de abatinujo Gandersheim


  • Teofano (1039-1058), nevino de la antaŭa, nepino de Oto kaj Teofano


  • Svanhilda (1058-1085) - fondis la monaĥejon Stoppenberg

  • Lutgarda (ĉ. 1088-1118)

  • Oda (von Calw?) (1119-1137)

  • Ermentruda (ĉ. 1140-post 1154)


  • Hatviga de Wied (1154- proks. 1172), abatino de Gerresheim

  • Elizabeta la 1-a (1172-vor 1216), abatino de St. Maria en Kapitolo (Kolonjo) kaj en Vreden

  • Aleidis (1216-1237)

  • Elizabeta la 2-a (ĉ. 1237-1241)


  • Berta de Arnsbergo (antaŭ 1243-1292)


  • Beatrica de Holte (1292-1327)

  • Kunigunda de Berg (1327-rezigno 1337, mortis 1355) (abatino en Gerresheim)

  • Katarina de la Mark (1337-1360)

  • Irmgarda de Broich (1360-1370)

  • Elizabeta de Nassau (1370-rezigno?,mortis 1412)

  • Margareta de la Mark-(Arensberg) (1413 - rezigno 1426, mortis 1429)

  • Elizabeta Stecke de Beeck (1426-1445)

  • Zofia de Daun-Oberstein (1445-1447)

  • Elizabeta de Saffenberg (1447-1459)

  • Zofia de Gleichen, fratino de la abato de Werden (1459-1489)

  • Meina de Daun-Oberstein (1489- rezigno. 1521, mortis 1525)

  • Margareta de Beichlingen (1521-1534) (abatino en Vreden)

  • Sibila de Montfort (1534-1551)

  • Katarina de Tecklenburg (1551-1560)

  • Maria de Spiegelberg (1560-1561)

  • Irmgarda de Diepholz (1561-1575)

  • Elizabeta de Manderscheid-Blankenheim-Gerolstein (1575- rezigno. 1578, edziniĝo)

  • Elizabeta de Sayn (1578-1588) (abatino de Nottuln)

  • Elizabeta de Manderscheid-Blankenheim (1588-1598)

  • Margareta Elizabeta de Manderscheid-Blankenheim (1598-1604) (abatino en Gerresheim, Schwarzrhreindorf kaj Freckenhorst)


  • Elizabeta de Bergh (1604-1614) (abatino en Freckenhorst)

  • Maria Klara de Spaur, Pflaum kaj Valör (1614-1644) (abatino en Nottuln kaj Metelen)

  • Ana Eleonora de Stauffen (1644-1645) (abatino en Thorn)


  • Ana Salomea de Salm-Reifferscheidt (1646-1688)

  • Vakanteco: regado de la ĝeneralkapitulo (1688-1690)

  • Ana Salomea de Manderscheid-Blankenheim (1690-1691) (ankaŭ abatino en Thorn)

  • Bernhardina Zofia de Orientfrislando kaj Rietberg (1691-1726)


  • Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach (1726-1776) (ankaŭ abatino en Thorn), dinastio Vitelsbaĥoj


  • Maria Kunigunda de Saksujo (1776-rezigno 1802, mortis 1826) (ankaŭ abatino en Thorn), filino de reĝo Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio), dinastio Wettin



Literaturo |



  • Ute Küppers-Braun: Macht in Frauenhand - 1000 Jahre Herrschaft adeliger Frauen in Essen; Essen, 2002

  • Torsten Fremer; Äbtissin Theophanu und das Stift Essen; Verlag Pomp, 2002; ISBN 3-89355-233-2



Eksteraj ligiloj |



  • Frauenstift Essen

  • Historischer Verein für Stadt und Stift Essen e.V.

  • Familienforschung in den Kirchenbüchern des Stifts Essen




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto