Piediranto






Tipa markigo de trotuaro por piedirantoj


Piediranto estas homo, kiu moviĝas per siaj propraj piedoj – kontraste al moviĝo per ajna veturilo.


Piediro priskribas la naturajn movojn de homoj, dum la ĝenerala termino piedirado inkludas la promenadon, marŝadon kaj la migradon.




  • Piediranto en jura senco estas partoprenanto de la trafiko, kiu ne uzas ajnan veturilon. Juro tamen permesas al piediranto transporti ŝarĝojn per manĉaro aŭ ĉarumo.

  • Juro ne distingas inter paŝanta kaj kuranta piediranto, dum en sporto oni ja distingas tiujn branĉojn: atletika marŝo kaj kuradofakoj .




Enhavo






  • 1 Piedirada kulturhistorio


    • 1.1 Antikveco: la militistaro


    • 1.2 Romio: enurba trafiko


    • 1.3 Baroko: nova inventaĵo - la promenado


    • 1.4 Franca revolucio: emancipiĝo de piedirantoj


    • 1.5 20-a jarcento: la aŭto-taŭga urbo kaj ĝia rekonkero




  • 2 La aktuala situacio


    • 2.1 Piedirantoj en nuna sociologio kaj urbanistiko


    • 2.2 Akcidentorisko por piedirantoj




  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Literaturo


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Notoj kaj fontoj





Piedirada kulturhistorio |



Antikveco: la militistaro |


Piedirado, nome milita marŝo, estis la plej komuna maniero moviĝi por la armeoj de la antikvaj imperioj, ĉar ne eblis ekipi ĉiun soldaton per ĉevalo. Marŝanta soldataro povis trapasi distancon ĝis 30 km tage.



Romio: enurba trafiko |





Pompejo: Trotuaroj kaj paŝoŝtono por transversi la straton kaze de pluvo aŭ koto


Stratoj taŭgis por ĉia trafiko, aparte por veturiloj. Por doni apartan spacon al piedirantoj jam la Romianoj instalis trotuarojn kaj transversilojn (vidu la bildon de strato en Pompejo).



Baroko: nova inventaĵo - la promenado |


Kiam en la burĝa-industria epoko estiĝis la hobio de promenado kaj lantvagado (promenado por vidi kaj esti vidata), la konflikto inter piedirantoj kaj veturantoj akriĝis, kiu estis ankaŭ konflikto inter supre (reganta klaso) kaj sube.





Claude Monet (1873), pentraĵo: Boulevard des Capucines en Parizo



Franca revolucio: emancipiĝo de piedirantoj |


Klerismo kaj la Franca revolucio estis ankaŭ epoko de la emancipiĝo de la piedirantoj, kulmino por perpiedaj vojaĝoj. La postulo pri trotuaroj estis nur unu el la postuloj pri civilaj rajtoj (interese en tiu rilato: la germana vorto por trotuaro estas "Bürgersteig", kiu signifas vojo por civitanoj, burĝoj). Sekve instaliĝis la grandaj bulvardoj kun larĝaj trotuaroj.



20-a jarcento: la aŭto-taŭga urbo kaj ĝia rekonkero |


La situacio denove ŝanĝiĝis post la apero de aŭtomobiloj: la piedirantoj denove estis puŝitaj flanken por atingi "aŭto-taŭgan urbon" (Protestoj kontraŭ tiu evoluo sloganis: Sendu la infanojn en la garaĝon por ke la aŭtoj povu ludi surstrate). Nur en la 1970-aj jaroj eŭropaj urboj komencis instali piedirajn zonojn sen aŭtomobiloj.



La aktuala situacio |



Piedirantoj en nuna sociologio kaj urbanistiko |


La rolo de piedirantoj en la sociologio de urboj estas neglektata en politiko, ĉar urboplanistoj kutime ne perceptas ilin kiel gravajn trafikantojn. La larĝaj trotuaroj el la industriiĝa epoko devis cedi al parklokoj aŭ biciklovojoj.



Akcidentorisko por piedirantoj |


Piedirantoj portas altan riskon en trafiko. Laŭ aŭstra statistiko pri 2007[1] ili konsistigas 8 % de la vunditoj kaj pli ol 15 % de la trafikmortintoj.[2]


La risko kaj la severeco de vundiĝo estas ekstreme altaj: 93 % de piedirantoj envolvitaj en akcidento estis vunditaj, kvarono (25,1 %) de ĉiuj akcidintoj estis gravege vunditaj aŭ mortigitaj.
(Por komparo: entute: 59,2 % / 15,5 %; aŭto-veturintoj: 52,4 % / 9,6 %; motociklintoj 91,7 % / 34,7 %).[3]


Nova iniciato el Nederlando strebas malmultigi la akcidentojn ne per pliaj kaj pliaj trafikŝildoj, sed kontraŭe per forigo de ili, tiel redonante la respondecon al la trafikpartoprenantoj mem laŭ la koncepto de "Komuna spaco".



Vidu ankaŭ |



  • Kurado

  • Marŝado

  • Migrado

  • Paŝo

  • Promenado

  • Promenologio

  • Semaforo

  • Duonmalmoligo



Literaturo |


germane



  • Andrea Dittrich-Wesbuer, Erhard Erl: Zu Fuß unterwegs - Wissenswertes und Wünschenswertes zu einem unterschätzten Verkehrsmittel. In: Handbuch der kommunalen Verkehrsplanung. Heidelberg 2003, ISBN 3879074003

  • Institut für Landes- und Stadtentwicklungsforschung des Landes Nordrhein-Westfalen - ILS (Hrsg.): Zu Fuß mobil. Dortmund 2000, ISBN 3-8176-6158-4

  • Angelika Schlansky, Roland Hasenstab, Bernd Herzog-Schlagk: Gehen bewegt die Stadt - Nutzen des Fußverkehrs für die urbane Entwicklung. Berlin 2004, ISBN 3-922504-42-6


angle


  • John J. Fruin: Pedestrian Planning and Design. Metropolitan Association of Urban Designers and Environmental Planners. 1971.


Eksteraj ligiloj |




  • Piediranto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Piediranto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Piediranto en la Vikivortaro (Universala vortaro)



  • Vom Gehen: Journalistische Texte über das Zu-Fuß-Gehen


Notoj kaj fontoj |





  1. Kuratorium für Verkehrssicherheit (KfV): Verkehrsunfallstatistik 2007, Reihe Verkehr in Österreich, Heft 40, Vieno, Majo 2008, ISSN=1026-3969. Rete: pdf


  2. 4.201 de entute 53.211 vunditoj; 108 de 691 mortigitoj; nach KfV 2007, p. 25 kaj 31


  3. piedirantoj: akcidentintoj: 4.504; viktimoj: 4.309, vunditoj: 4.201, el tio vundegitoj: 972; laŭ KfV 2007, p. 26








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto