Burunda balotado en la Nacian asembleon 2005

Multi tool use
La Burunda balotado en la Nacian asembleon en 2005 okazis la 4-an de julio 2005 kaj estis parto de la Balotadoj en Burundo 2005, per kiuj demokratie renoviĝis la burunda potenco.
La 4-an de julio ĉi tiun balotadon partoprenis ĉ. 77 % registritaj elektantoj. Entute ĉio estis trankvile, nur en Buĵumburo okazis incidento, rezulte de kiu estis malgrave vundita soldato de la Naciaj defendaj fortoj. CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) ricevis 57,8 % voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 21,6 % voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA) — 7,1 %, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,9 %, La Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1 %. Post la fino de la kalkulado, la prezidanto Domitien Ndayizeye (la gvidanto de FRODEBU) publike gratulis Pierre Nkurunziza pro venko de lia partio.[1] Por garantii la etnan (60/40) proporcion kaj virinan reprezentadon (30 %), post la fino de la kalkulado en la Nacian asembleon estis aldone kooptitaj 18 deputitoj (inkluzive de 3 tvaoj).
Partioj |
Voĉdonoj |
% |
Elektitaj lokoj |
Kooptitaj lokoj |
Entute lokoj |
---|---|---|---|---|---|
la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD) |
1.417.800 | 58,55 | 59 | 5 | 64 |
la Fronto por la demokratio en Burundo (FRODEBU) |
525.336 | 21,70 | 25 | 5 | 30 |
la Unio por la nacia progreso (UPRONA) |
174,575 | 7.21 | 10 | 5 | 15 |
la Nacia konsilio por defendo de demokratio (CNDD) |
100,366 | 4.14 | 4 | - | 4 |
la Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (MRC-Rurenzangemero) |
51,730 | 2.14 | 2 | - | 2 |
la Partio de la nacia renaskiĝo (PARENA) |
42,223 | 1.74 | - | - | - |
Aliaj / Sendependaj |
109,396 | 4.51 | - | - | - |
Etnaj tvaoj deputitoj |
- | - | - | 3 | 3 |
Entute (partoprenis 77,2 %) |
2,421,426 | 100.0 | 100 | 18 | 118 |
Nevalidaj voĉdonoj |
24,575 |
||||
Entute voĉdonoj |
3,132,494 |
||||
Registritaj elektontoj |
3,167,124 |
Vidu ankaŭ |
- Balotadoj en Burundo 2005
Eksteraj ligiloj |
La rezultoj de la Burunda balotado en la Nacian asembleon 2005 angle
Referencoj |
↑ La speciala raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 14-an de septembro 2005 ruse
|
sqYiiyIsc tTjYU RZrj Ytx Zt7h9zX3L6OT,tW4ten7pD6