Karato
La karato estas mezurunuo de aŭ la pureco de karaj metaloj (mallongigo: kt), aŭ la maso de gemoj (mallongigo: CD).
Pureco: Unu karato egalas al unu dudekkvarono de pureco, peze. Do, 24-karata oro estas 100% pura oro, 12-karata oro estas 50% oro kunfandigita kun 50% baza metalo, ktp.
Maso:Antaŭe, ĉiu lando havis ĝian propran difinon de karato, kiu egalis proksimume al la pezo de unu karoba semo (la vorto devenas el la greka κεϱάτιον keration - karobo). Ekde 1907, la metra karato de 200 miligramoj estis internacie adoptita.