Majo de 2013






























































majo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di



1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31



aranĝo de 2019
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en majo 2013.


1-a de majo



  • Flag of Turkmenistan.svg Gurbanguli Berdimuĥamedov, Prezidanto de Turkmenio, falis de sur ĉevalo kiam tiu ĉi stumblis post gajnita kurado. Video


  • Flago-de-Grekio.svg En Grekio, la du plej grandaj sindikatoj okazigis diurnan strikon kaj kontraŭrigorecajn manifestaciojn.


2-a de majo


  • Flago-de-Usono.svg Pluraj UN-funkciuloj kondamnis la daŭrantan retenon senakuzan de kaptitoj ĉe Gŭantanamo, kie nuna malsatstriko krizon kaŭzas.

3-a de majo



  • Flago-de-Hispanio.svgFlag of Esperanto.svg Komenciĝis la 72-a Hispana Esperanto-Kongreso en Zaragozo, Hispanio.


  • Flago-de-Pakistano.svg La prokuroro kontraŭ Muŝarraf en proceso pri la murdo de Benazir Bhutto en 2007 estis mortpafita en Islamabado, Pakistano.


  • Flago-de-Niĝerio.svg Mortis 39 homoj en Wukari, Niĝerio dum religia tumulto okaze de entombigo de loka gvidanto kristana.


5-a de majo



  • Flago-de-Malajzio.svg La 56-jare reganta partio, la Barisan Nasional, ree venkis en la malajzia elektado, kvankam la venko estis la plej malforta ĝis nun.


  • Flago-de-Bangladeŝo.svg Islamismaj demonstracioj en Dako perfortiĝis, kaŭzante 27 mortojn.


6-a de majo


  • Flago-de-Usono.svg Tri junulinoj mankintaj de antaŭ jardeko estis finfine liberigitaj el Klevlanda domo en kiu ili estis katenitaj kaj seksperfortadataj.

7-a de majo



  • Flago-de-la-Filipinoj.svg Vulkano, Monto Majono, mallonge erupciis en la Filipinoj, mortigante kvar germanajn montgrimpistojn kaj ilian gvidanton.


  • Flago-de-Ekvadoro.svgFlago-de-Peruo.svg Ekvadoro eksigis sian ambasadoron je Peruo post li baraktis kun du virinoj en superbazaro.


8-a de majo



  • Flago-de-Niĝerio.svg Milico islamisma atakis kaj bruligis policejon kaj kazernan malliberulejon en Bama, nordorienta Niĝerio; 55 homoj mortis.


  • Flago-de-Italio.svg Apelacia kortumo samdecidis la kondamnon de Silvio Berlusconi pro imposta fraŭdo, kaj remetis la originalan kvarjaran punon.


  • Flago-de-Pakistano.svg Banditoj forrabis la politike kandidatantan filon de eksĉefministro Jusuf Raza Gillani dum subĉiela kunveno en Multan, Pakistano.


10-a de majo



  • Flago-de-Svedio.svgFlago-de-Britio.svgFlag of Esperanto.svg Komenciĝis Esperanto-Kongresoj en Karlstad, Svedio kaj Ramsgate, Britio.


  • Flago-de-Gvatemalo.svg Efraín Ríos Montt estis kondamnita al 80-jara enkarcerigo pro genocido.


  • Flago-de-Bangladeŝo.svg Virino vivanta estis trovita en la ruinoj de Rana Plaza, 17 tagojn post la disfalo.


11-a de majo



  • Flago-de-Pakistano.svg Naŭaz Ŝarif elektiĝis triafoje kiel ĉefministro en Pakistano, post periodo de disa perforto fare de Talibanoj en kiu pli ol 100 homoj mortis.


  • Flag of Earth.svg Raportiĝis ke la koncentriĝo de CO2 en la atmosfero superas 4‱ volumene unuafoje en homara historio.


  • Flago-de-Turkio.svgFlago-de-Sirio.svg Du aŭtobomboj mortigis 43 homojn en Reyhanlı, Turkio, urbo apud la siria limo.


12-a de majo



  • Flago-de-Bulgario.svg Okazis parlamenta elektado en Bulgario, unu tagon post la malkovro de 350 000 kontraŭleĝaj balotoj en presejo Sofia.


  • Flago-de-Ĉinio.svg Komenciĝis la 5-a Junulara Seminario de Esperanto en Harbino, Ĉinio.


  • Flago-de-Usono.svg Deknaŭ homojn pafado vundis dum Patrinotaga parado en Nov-Orleano, Usono.


13-a de majo



  • Flago-de-Birmo.svg Renversis boato evakuante 200 islamanojn Rohingjajn el rifuĝejo en Birmo antaŭ ventego; timiĝis ke 50 homojn mortis.


  • Flago-de-Japanio.svgHashimoto Tōru, kungvidanto de la Japana Restariga Partio, asertis dum gazetara konferenco ke la sistemo komfortulina "necesis" dum la dua mondmilito.


15-a de majo


  • Flago-de-Meksiko.svg La prezidento de Meksiko maldungis altfunkciulon kies filino fermigis restoracion kiu ŝian preferseĝon unufoje ne rezervis.

16-a de majo



  • Flago-de-Bangladeŝo.svg La ciklono Mahasen ekbatadis la marbordon Bangladeŝan.


  • Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Minejo enfalis en orienta Kongo Kinŝasa, kun 20 mortoj.


17-a de majo



  • Flago-de-Argentino.svg Mortis Jorge Rafael Videla iama diktatoro de Argentino (1976–1981).


  • Flago-de-Germanio.svgFlag of Esperanto.svg La 90-a Germana Esperanto-Kongreso komenciĝis en Nurenbergo.


  • Flago-de-Ĉinio.svg Inundoj tra suda Ĉinio mortigis 50 homojn kaj mankigis 14.


18-a de majo



  • Flago-de-Kanado.svgFlago-de-Esperanto.svg La 10-a Mez-Kanada Renkontiĝo malfermis en Otavo.


  • Flago-de-Svedio.svg Eŭrovido-Kantokonkurso: Emmelie de Forest (Danio) gajnis la finalon de Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 okazinta en Malmö, Svedio per kanto "Only teardrops".


  • Flago-de-Svedio.svg Glacihokeo: La naciaj teamoj de Svedio kaj Svislando kvalifikiĝis por la finalo de la monda ĉampioneco en glacihokeo okazonta la 19-an de majo en Stokholmo.


  • Flago-de-Francio.svg Prezidanto de Francio François Hollande ĵus promulgis leĝon pri "geedzeco por ĉiuj". Samseksa edz(in)eco fariĝis laŭleĝa en Francio.


19-a de majo


  • Flago-de-Svedio.svg Glacihokeo: La nacia teamo de Svedio gajnis la mondan ĉampionecon en glacihokeo 2013 en Stokholmo kontraŭ la teamo de Svislando.

20-a de majo



  • Flago-de-Usono.svg Tornado detruis antaŭurbojn de Oklahomaurbo, Usono, kaj kaŭzis 24 mortojn.


  • Flago-de-Usono.svg Mortis Ray Manzarek, kunfondinto de usona muzikgrupo The Doors.


21-a de majo


  • Flago-de-Francio.svg Dominique Venner, 78-jara ekstrem-dekstra verkisto kaj historiisto mortpafis sin en Katedralo Notre Dame de Parizo por manifestacii kontraŭ samseksa edz(in)eco.

22-a de majo



  • Flago-de-Vjetnamio.svg Gruo difektis elektrolineon kaj kaŭzis dekhoran rompon tra triono de Vjetnamio.


  • Flago-de-Britio.svg Anglan soldaton murdis du islamismanoj en Woolwich, antaŭurbo Londona, kaj petis pasantojn foti.


  • Flago-de-Francio.svg Mortis la franca komponisto Henri Dutilleux en la aĝo de 97.


23-a de majo


  • Flago-de-Niĝero.svg Sinmortigistoj atakis kazernon kaj uranio-minejon en nordokcidenta Niĝero.

25-a de majo



  • Flago-de-Japanio.svgFlago-de-Esperanto.svg Malfermis en Ŭakajama la 61-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK).


  • Flago-de-Brazilo.svg Anonciĝis ke Brazilo dekalkulos US$ 900 mln da ŝuldoj de 12 afrikaj landoj.


26-a de majo



  • Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Okazis senata elektado en Ekvatora Gvineo.


  • Flago-de-Kolombio.svg Pri agrara reformo atingis interkonsenton FARK kaj la Kolombia registaro dum komencaj interpacigaj diskutoj.


28-a de majo



  • Flago-de-Etiopio.svg Etiopio komencas deturni la Bluan Nilon por akvoenergia baraĵo.


  • Flago-de-Kenjo.svg Parlamentanoj kenjaj aprobis plialtigon de iliaj propraj salajroj, spite de reduktaj proponoj far Uhuru Kenyatta.


30-a de majo


  • Flago-de-Rusio.svg Opoziciaj gvidantoj en Rusio asertas ke ĝis US$ 30 mld el la mono asignita por la Soĉi'a Vintra Olimpiko de 2014 estas jam ŝtelitaj.

31-a de majo


  • Flago-de-Japanio.svgFlago-de-Esperanto.svg Komenciĝis Interamikiĝa Evento de la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en Kameoka kaj Ajabe, Japanio.



  • Kategorio Majo de 2013 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Majo de 2013 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)








Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

How to get order event after placing order using observer in admin side?