Freimettigen

















































Freimettigen

Blazono de Freimettigen


Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee

Freimettigen


Freimettigen
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Konolfingen

Koordinatoj 

46°52′4″N 7°37′39″O  /  46.86778°N, 7.6275°O / 46.86778; 7.6275 (Freimettigen)Koordinatoj: 46°52′4″N 7°37′39″O  /  46.86778°N, 7.6275°O / 46.86778; 7.6275 (Freimettigen)
Nombro de enloĝantoj
432
Areo
2,95 km²
Alteco
675 m super marnivelo
Poŝtkodo
3510
Komunumkodo
0607

Mapo de Freimettigen


Mapo de Freimettigen







v  d  r


Information icon.svg



Freimettigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 432 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Freimettigen situas en la antaŭalpa monteta kamparo 13 kilometrojn norde de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝo Freimettigen kaj la vilaĝeto Dessikofen sur alteco de 660 m s.m. en sudo de la komunumo.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,95 km², de kiuj 29,8% estas kovritaj de arbaro, 63,7% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Freimettigen limas en nordoriento kaj en oriento al Niederhünigen, en sudoriento al Linden, en sudo al Oberdiessbach, en sudokcidento al Häutligen, kaj en ordokcidento al Konolfingen.



Trafiko |


Freimettigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 229 de Thun al Konolfingen pasas laŭlonge de la okcidenta komunumlimo paralele kaj rekte apud la trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. La stacidomo de Stalden en Emme-Valo situas rekte apud la komunuma limo 500 metrojn nordokcidente de la vilaĝa centro de Freimettigen.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Freimettigen datiĝas el la jaro 1282 kiel Vrimuotingen. Dum mezepoko Freimettigen estis parto de la feŭda senjorujo Hünigen kaj dividis ties historian sorton kaj venis en la jaro 1406 sub berna regado.[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Freimettigen en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-09)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Freimettigen

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Freimettigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)












Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51