Léhon
Léhon | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Kantono | ĉefurbo de kantono | ||
Ĝemelurboj | Abstatt (Germanio) | ||
INSEE kodo | 22123 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
Kodo laŭ INSEE | 22123 | ||
Retpaĝaro | www.mairie-lehon.fr [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Léo Carabeux | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 905 ((2007)) | ||
Loĝdenso | 615 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 27′ N, 2° 2′ U48.4425-2.0383333333333Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 2′ U | ||
Alto | de 7 ĝis 132 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 4,73 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Léhon [+] | |||
Léhon estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Côtes-d'Armor kaj la regiono Bretonio.
Enhavo
1 Historio
2 Konstruaĵoj
2.1 La kastelo
2.2 La monaĥejo sankta Magloire
2.2.1 La preĝejo
2.3 La ponto de la azenoj
3 Eksteraj ligiloj
4 Notoj kaj referencoj
4.1 Notoj
4.2 Referencoj
Historio |
En 850, ses monaĥoj elmigris el Kimrujo kaj instaliĝis en la valon apud la rivero Rance ĉe la nuna urbeto Léhon.
[1][2]
Ili komencis dehaki arbojn por konstrui domojn kaj preĝejon kaj kultivi la grundon.
Iun tagon, ĉasis Nevenoeo kaj lia kortego en la arbaro. Ili interparolis kun la monaĥoj kaj Nevenoeo promesis helpi ilin kondiĉe, ke ili trovos relikvojn de iu ajn sanktulo.
La monaĥoj pripensis la aferon kaj decidis iri per boato ĝis la insulo Sark en la Maniko. Tie kuŝis la relikvoj de sankta Magloire en monaĥejo. Dumnokte, ili plenumis sian projekton kaj revenis kun la relikvoj.
Nevenoeo rekompensis ilin per mono kaj bienoj. Mirakloj pli kaj pli okazis. Kaj pli kaj pli da personoj instaliĝis tie.
Tiam la sinjoroj de Lehon konstruigis kastelon sur la altaĵo unue per ligno kaj poste per ŝtono.
En 910 alvenis la normanoj kaj fuĝigis la monaĥojn.
Post la liberigo de Bretonujo fare de Alano la 2-a de Bretonio, nomita Barbetorte aŭ al louarn (la vulpo), (910 - Nantes, 952), la monaĥoj revenis, sed la abato restis en Parizo. La abatejo fariĝis do priorejo, malpli grava ol abatejo.
Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, riĉiĝis la prioro danke al novaj impostoj, preĝejoj kaj bienoj.
En 1543, la prioro rajtis juĝi ĉiujn personojn, kiuj loĝis sur sia bienaro.
En 1720, la priorejo malriĉiĝis pro la monlimigoj de la reĝo Ludoviko la 15-a, kaj estis baldaŭ fermita.
En 1790 la bienoj estis venditaj, inter ili eĉ la monaĥejo.
En 1897, la abateja preĝejo estis denove malfermita.
Konstruaĵoj |
La kastelo |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kastelo de Léhon.
La kastelo de Léhon estas ruino de kastelo, rekonstruita en la 13-a jarcento kun murego kaj sep turoj. Ĝi situas sur monteto superrigardante la urbeton kaj la riveron Rance.
La monaĥejo sankta Magloire |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Monaĥejo de Léhon.
La monaĥejo sankta Magloire de Léhon estis konstruita dum la 9-a jarcento. Unue abatejo, ĝi fariĝis priorejo je la 11-a. Viziteblaj estas la preĝejo, la klostro kaj la loĝejo de la monaĥoj.
La konstruaĵoj de la monaĥejo situas ĉe la rivero Rance, sub la kastelmonteto.
La preĝejo |
La preĝejo de la monaĥejo viziteblas kaj vidindas ĉefe la romanika pordego, la baptokuvo, kuŝostatuoj.
La ponto de la azenoj |
La ponto de la azenoj, kiu transiras la riveron Rance, ebligis al la monaĥoj kolekti impostojn ĝis 1767.
Apud la ponto kuŝis la lavejo.
Laŭdire la monaĥoj timis tri aferojn:
- la krudan klifon, kiun ili devis supreniri ĝis Dinan (en la franca rouquet),
- la bruon de la apuda muelejo (en la franca traquet),
- la babiladon de la lavistinoj (en la franca caquet).
|
Eksteraj ligiloj |
Ttt-ejo de Léhon (france)
Léhon sur la ttt-ejo de la IGN (instituto geografa nacia (france)- Léhon sur le ttt-ejo de Insee
- Léhon sur la ttt-ejo de Quid
- Communes les plus proches de Léhon
- Léhon sur mapo de Francio
Notoj kaj referencoj |
Notoj |
Referencoj |
↑ Dinan et ses environs Monier
↑ Côte d'Emeraude Guide Gallimard
|