Zingibro
Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Zingiber officinale Roscoe, 1807 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Sekura | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La zingibro (latine: zingiber officinale), familio de la zingibracoj havas sian originon en Azio. Nuntempe ĝi ankaŭ estas kultivata en pluraj tropikaj regionoj de Afriko kaj Ameriko.[1]
En la kuirarto uzatas la rizomo de la planto. Oni povas aĉeti la freŝan kaj la sekigitan rizomon (ĉi lastan ankaŭ en muelita stato) kaj pecojn de kandita zingibro. La spico fajnigas marmeladojn, legomojn, saŭcojn, bombonojn, bakaĵojn, likvorojn kaj eĉ specialan bieron: la tiel nomatan Ginger Ale. Ĝi estas ŝatata aldonaĵo en kareo.
↑ https://duoclieu.edu.vn/gung-ddvn-iv/