Antonimo




Antonimo (de Helena antonymos "kontraŭnoma") aŭ "mal-vorto" estas semantika inverso aŭ "mal-senco" de alia vorto: nigra - blanka, ega - eta, tago - nokto.


Esperanto havas propran sufikson mal- por esprimi antonimojn: granda - malgranda. Kio estas malo, kelkfoje estas filozofia demando: Kiel ekzistas tago kaj nokto, ekzistas ankaŭ du seksoj, sed ĝenerale oni ne konsideras viron inverso de virino (malgraŭ la slangaĵo malino). Simile, malŝtono por plejmultaj homoj ne havus sencon, sed eble bone kongruas kun ia filozofia mondokoncepto.




Enhavo






  • 1 Listo


  • 2 Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj kaj apliko al la polemiko pri la mal-vortoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Listo |


Kelkaj homoj malŝatas la prefikson mal-, kaj provas forigi ĝin uzante neologismojn. Pri tiu temo vidu de Claude Piron: La Bona Lingvo.
Jen listeto de tiaj anstataŭigantaj vortoj. Notu ke la du kolonoj ne cent-elcente sinonimas:




malabsoluta - relativa

malaktiva - pasiva


malalta[1] - basa


malami, malamegi[1] - hati


malamika[1] - inamika


malantaŭ - post

malataki - defendi


malbela, malbelega[1] - hida

malblanka - nigra


malbona[1] - mava, maligna

malbonaŭgura[1] - sinistra


malbrua - silenta, trankvila


maldekstra[1] - liva


maldekstrulo[1] - goŝisto

maldemandi - respondi

maldieso - bemolo


maldika[1] - minca


maldormi[1] - vigili


maleleganta - plumpa


malesperi - desperi

malesti - manki


malfacila[1] - dificila


malfacilaĵo[1] - hiko


malfermi - ovri


malfermita[1] - aperta

malfizika - mensa


malforta[1] - febla, fragila

malfrostiĝi - degeli


malfrua[1] - tarda


malgranda[1] - eta, pita


malgrasa - magra


malĝoja - trista


malhela[1] - sombra


malhelpi[1] - ĝeni, obstakli, preventi

malinkluzive - ekskluzive

malino - viro


maljuna / malnova - olda, arkaika, antikva

malkaŭzo - rezulto


malkonfirmi[1] - dementi


malkonkordo[1] - diskordo


malkonstrui - detrui


malkredi - dubi


malkuraĝa[1] - kovarda


mallaborema, maldiligenta[1] - pigra


mallarĝa[1] - streta


mallaŭdi[1] - skoldi, riproĉi, akuzi


mallaŭta - softa


mallertulo[1] - ŝlemilo


malliberejo[1] - prizono


mallonga[1] - kurta

malmaksimuma - minimuma (estu plej malgranda[1])

malmajoritato - minoritato (estu malplimulto[1])

malmajusklo - minusklo

malmaĵora - minora

malmanĝi - feki

malmemori - forgesi


malmodesta - aroganta


malmoligi[1] - hardi


malmulta[1] - poka


malmultekosta[1], malkara - ĉipa


malneto[1] - brutto

malnorda - suda


malnovega[1] - arĥaja


malofta[1] - rara

malokcidenta - orienta

malokupita - libera


malortodoksa[1] - heterodoksa


malpermesi[1] - plonki, prohibi


malplena[1] - vaka, vakua


malpli[1] - men

malplus - minus


malpreciza[1] - svaga


malprofana[1] - sankta, sakrala


malprofunda - madala


malproksima[1] - dista, lontana, fora

malproduki - konsumi


malpublika - privata


malpura - sordida


malpurega[1] - dirta

malpuŝi - tiri


malriĉa - paŭpera


malsaĝa - stulta


malsama - diferenca


malsano[1] - morbo


malsaniĝo[1] - kaheksio


malsanulo - paciento

malsekura - danĝera, riska

malsomero - vintro

malsolida - likvida

malspeciala - ĝenerala


malsupra - infra


malsupren[1] - sob, suben


malsupreniri - descendi


malŝpari - disipi


maltrans[1] - cis

maltrinki - pisi / urini

malurba - kampara


malutili[1] - noci


malvarma - frida


malvarmeta[1] - friska


malvera - falsa

malvivanta - morta



Notu: Ofte uzataj estas ĉi-supraj dikliteraj vortoj ŝpareme.

Interese estas, ke la vorto "fridujo" estas vaste uzata en la ĉiutaga lingvaĵo, dum "frida" restas tre malmulte uzata ekster literaturaj tekstoj.



Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj kaj apliko al la polemiko pri la mal-vortoj |


Sten Johansson en sia eseo Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj [2005][2] klarigas kiel li uzis interretajn rimedojn, precipe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Ekzemple pri la nomitaj mal-vortoj, li konkludas ke inter "venkintaj" kazoj estus humida kontraŭ malseketa, stulta kontraŭ malsaĝa kaj ĉefa malsprita, kvereli kontraŭ malpaci, strikta kontraŭ malvasta, dum inter nesukcesintaj estus povra super kiu ankoraŭ hegemonias malriĉa aŭ eĉ kompatinda, leĝera super kiu ankoraŭ hegemonias malpeza, frida super kiu ankoraŭ hegemonias malvarma, aŭ olda super kiu ankoraŭ hegemonias maljuna kaj malnova.



Vidu ankaŭ |



  • Sinonimo

  • Homonimo

  • Paronimo



Referencoj |




  1. 1,001,011,021,031,041,051,061,071,081,091,101,111,121,131,141,151,161,171,181,191,201,211,221,231,241,251,261,271,281,291,301,311,321,331,341,351,361,371,381,391,401,411,421,431,441,451,461,471,48Superfluaj Vortoj UEA


  2. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241




Eksteraj ligiloj |



  • http://gl.wikibooks.org/wiki/Exercicios_de_l%C3%A9xico_en_lingua_galega/Ant%C3%B3nimos_1

  • http://www.vhled.cz/Casopis_Vhled(cislo2

  • http://www.thesaurus.com




Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono