Kvadrata averaĝo




En matematiko, la radiko de averaĝo de kvadratokvadrata averaĝo, estas statistika mezuro de la grandeco de varianta kvanto. Ĝi estas aparte utila kiam la stokasta variablo estas pozitiva kaj negativa.


Ĝi povas esti kalkulita por serio de diskretaj valoroj aŭ por kontinue varianta funkcio. Kiel la nomo sugestas, ĝi estas la kvadrata radiko de averaĝo de kvadratoj de la valoroj. Ĝi estas speciala okazo de la ĝeneraligita meznombro kun la eksponento 2.


La radiko de averaĝo de kvadrato de kolekto de n nombroj {x1, ..., xn} estas


xka=1n∑i=1nxi2=x12+x22+⋯+xn2n{displaystyle x_{ka}={sqrt {{frac {1}{n}}sum _{i=1}^{n}x_{i}^{2}}}={sqrt {frac {x_{1}^{2}+x_{2}^{2}+cdots +x_{n}^{2}}{n}}}}

Ekzemple, la radiko de averaĝo de kvadrato de kolekto de nombroj 2, 5, 2, 7 estas


22+52+22+724≈4,53{displaystyle {sqrt {frac {2^{2}+5^{2}+2^{2}+7^{2}}{4}}}approx 4,53}

La radiko de averaĝo de kvadrato de funkcio f(t) super intervalo [T1, T2] estas


1T2−T1∫T1T2(f(t))2dt{displaystyle {sqrt {{frac {1}{T_{2}-T_{1}}}int _{T_{1}}^{T_{2}}(f(t))^{2},dt}}}

La radiko de averaĝo de kvadrato de funkcio f(t) super la ĉiuj reelaj argumentoj estas


limT→12T∫TT(f(t))2dt{displaystyle lim _{Trightarrow infty }{sqrt {{frac {1}{2T}}int _{-T}^{T}(f(t))^{2},dt}}}

La radiko de averaĝo de kvadrato super ĉiuj reelaj argumentoj de perioda funkcio estas egala al la radiko de averaĝo de kvadrato super unu periodo de la funkcio kaj egalas al


1T∫0T(f(t))2dt{displaystyle {sqrt {{frac {1}{T}}int _{0}^{T}(f(t))^{2},dt}}}

kie T estas la periodo




Enhavo






  • 1 Interrilato al la aritmetika meznombro kaj la norma diferenco


  • 2 Radiko de averaĝo de kvadrato de iuj funkcioj[1]


  • 3 Uzoj


    • 3.1 Averaĝa elektra povumo


    • 3.2 Radiko de averaĝo de kvadrato de rapido




  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Interrilato al la aritmetika meznombro kaj la norma diferenco |


Se {displaystyle {bar {x}}} estas la averaĝo kaj σx{displaystyle sigma _{x}} estas la norma diferenco (varianca devio) de statistika loĝantaro tiam por la radiko de averaĝo de kvadrato xka estas idento


xka2=x¯2+σx2{displaystyle x_{ka}^{2}={bar {x}}^{2}+sigma _{x}^{2}}

Tiel radiko de averaĝo de kvadrato estas ĉiam pli granda ol aŭ egala al la averaĝo.


Fizikistoj iam uzas la terminon "radiko de averaĝo de kvadrato" kiel sinonimo por norma diferenco (varianca devio) kiam temas pri dekliniĝo de signalo de donita baza linio.



Radiko de averaĝo de kvadrato de iuj funkcioj[1] |



























Funkcio
Radiko de averaĝo de kvadrato

Sinusa funkcio

asin⁡(2πft+b){displaystyle asin(2pi ft+b)}

a2{displaystyle {frac {a}{sqrt {2}}}}
ne dependas de b

Ortangula ondo

{a((ft)mod1)<12−a((ft)mod1)>12{displaystyle {begin{cases}a&((ft)mod1)<{frac {1}{2}}\-a&((ft)mod1)>{frac {1}{2}}end{cases}}}

a{displaystyle {a}}
Triangula ondo


a3{displaystyle {frac {a}{sqrt {3}}}}
Modifita ortangula ondo

{0((ft)mod1)<b2ab2<((ft)mod1)<12012<((ft)mod1)<b+12−a((ft)mod1)>b+12{displaystyle {begin{cases}0&((ft)mod1)<{frac {b}{2}}\a&{frac {b}{2}}<((ft)mod1)<{frac {1}{2}}\0&{frac {1}{2}}<((ft)mod1)<{frac {b+1}{2}}\-a&((ft)mod1)>{frac {b+1}{2}}end{cases}}}

a1−b{displaystyle {a}{sqrt {1-b}}}

kie t estas la sendependa variablo;




f estas frekvenco;


a estas amplitudo (kulmina valoro);


b estas parametro de formo;


mod estas la modula operacio (restaĵo de divido).


En ĉiuj okazoj la radiko de averaĝo de kvadrato ne dependas de la frekvenco f.



Uzoj |



Averaĝa elektra povumo |




Sinusa funkcio.
1 amplitudo,
2 kresto-kresta amplitudo,
3 kvadrata averaĝo,
4 periodo.


Varma povumo P eligita per elektra rezistilo de rezistanco R tra kiu flua elektra kurento I estas


P = I2 R

Se la kurento estas funkcio de tempo I(t) tiam ankaŭ la povumo funkcio de tempo


P(t) = (I(t))2 R

La averaĝa povumo dum iu tempodaŭro tiam estas integralo de P(t) dividita je la daŭro


Pa=1T2−T1∫T1T2P(t)dt=1T2−T1∫T1T2(I(t))2Rdt{displaystyle P_{a}={frac {1}{T_{2}-T_{1}}}int _{T_{1}}^{T_{2}}P(t),dt={1 over {T_{2}-T_{1}}int _{T_{1}}^{T_{2}}(I(t))^{2}R,dt}}

R ne dependas de t kaj do povas esti eligita el la integralo kiel konstanta faktoro


Pa=R1T2−T1∫T1T2(I(t))2dt{displaystyle P_{a}=R{frac {1}{T_{2}-T_{1}}}int _{T_{1}}^{T_{2}}(I(t))^{2},dt}

Nun oni prenu kvadraton de kvadrata radiko de la integralo, la rezulto tiam ne ŝanĝiĝas


Pa=R1T2−T1∫T1T2(I(t))2dt2{displaystyle P_{a}=R{sqrt {{frac {1}{T_{2}-T_{1}}}int _{T_{1}}^{T_{2}}(I(t))^{2},dt}}^{2}}

Nun la radiko estas radiko de averaĝo de kvadrato de la kurento super la daŭro


Ika=1T2−T1∫T1T2(I(t))2dt{displaystyle I_{ka}={sqrt {{frac {1}{T_{2}-T_{1}}}int _{T_{1}}^{T_{2}}(I(t))^{2},dt}}}

Kaj la formulo por averaĝa povumo povas esti skribita kiel


Pa = Ika2 R

Ĉi tio aparte utilas se la kurento I(t) estas perioda, unuavice la sinusa alterna kurento. Por sinusa alterna kurento Ika=Imax2{displaystyle I_{ka}={frac {I_{max}}{sqrt {2}}}} kie Imax estas la amplituda valoro (kulmina valoro, momenta maksimuma absoluta valoro).


Simila rezulto okazas se konsideri tension je la rezistilo


P = V2 / R

Se la tensio estas funkcio de tempo V(t) tiam ankaŭ la povumo funkcio de tempo


P(t) = (V(t))2 / R

Kaj la averaĝa povumo estas


Pa = Vka2 / R



Por alterna kurento, ĝuste la radiko de averaĝo de kvadrato de kurento kaj tensio estas uzata kiel la ĉefa priskriba valoro. En ĉi tiu okazo la radiko de averaĝo de kvadrato de kurento aŭ tensio estas nomata kiel ĝia efika valoro, ĉar ĝi priskribas la povuman efikon. La amplituda valoro estas je kvadrata radiko de 2 (proksimume 1,41) fojoj pli granda. Tiel ekzemple, tensio 230 V de alterna kurento havas la amplitudan valoron de proksimume 325 V.



Radiko de averaĝo de kvadrato de rapido |


En fiziko, la radiko de averaĝo de kvadrato de rapido estas parametro de moviĝo de molekuloj de gaso. Ĉe ideala gaso ĝi egalas


vka=3RTM{displaystyle v_{ka}={sqrt {frac {3RT}{M}}}}

kie R ≈ 8,314 J K−1mol−1 estas la ideala kasa konstanto;




T estas temperaturo de la gaso;


M estas molmaso de la gaso.


Vidu ankaŭ en distribuo de Maxwell-Boltzmann.



Vidu ankaŭ |



  • Norma diferenco

  • Varianca devio

  • Meznombra kvadratigita eraro

  • Meznombro

  • Ĝeneraligita meznombro

  • L2 normo

  • Plej malgrandaj kvadratoj



Referencoj |





  1. (2007) “Determining the Effective or RMS Voltage of Various Waveforms without Calculus”, Technology Interface (Difinado de la efika aŭ kvadrata averaĝo tensio de diversaj ondformoj sen kalkulo)' (angle) (PDF) 8 (1), p. 20 paĝoj. 




Eksteraj ligiloj |



  • Kalkulilo de radiko de averaĝo de kvadrato

  • Okazo kiam radiko de averaĝo de kvadrato estas misnomo kiam aplikita al aŭda povo

  • Radiko de averaĝo de kvadrato, amplituda kaj averaĝa por iuj ondformoj

  • Java apleto pri radiko de averaĝo de kvadrato

  • [1]

  • [2]




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto