Čata




Čata, hungare Csata (en ambaŭ lingvoj ĉata) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.




Čata situas en la plej griza regiono




  • Areo: 15 km²

  • Alto super la marnivelo: 132 m


  • Loĝantaro: 1200


  • Poŝtkodo: 935 63


  • Aŭtokodo: LV


  • Telefonprefikso: 36


Ne miskomprenu kun vilaĝo Čaka situanta en la sama distrikto!



Situo |


la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Želiezovce-Štúrovo, fine estas fervojo al Šahy. Levice troviĝas 35 km-ojn for.



Historio |


La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1386 en formo "Chatha", tiam la kampoj apartenis al diversaj klostroj. Akvomuelejo funkciis en 1715 laŭ la rivero. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1776 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Okazis incendio en 1928. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1207 da homoj (828 hungaroj kaj 329 slovakoj).



Vidindaĵoj |



  • katolika preĝejo de 1958

  • vilaĝdomo kaj stacidomo el la 19-a jarcento

  • monumentoj pri la 1-a mondmilito kaj pri aliĝo al Eŭropa Unio


  • parko Elizabeta de 1896





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto