Konolfingen














































Konolfingen

Blazono de Konolfingen





Parkhotelo Kastelo Hünigen en Konolfingen


Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Konolfingen

Koordinatoj 

46°53′0″N 7°37′0″O  /  46.88333°N, 7.61667°O / 46.88333; 7.61667 (Konolfingen)Koordinatoj: 46°53′0″N 7°37′0″O  /  46.88333°N, 7.61667°O / 46.88333; 7.61667 (Konolfingen)
Nombro de enloĝantoj
4752
Areo
12,8 km²
Alteco
658 m super marnivelo
Poŝtkodo
3510
Komunumkodo
0612




Mapo de Konolfingen









v  d  r


Information icon.svg



Konolfingen estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama en la distrikto Konolfingen, kiu portis ĝian nomon, kies ĉefloko ĝi tamen ne estis. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas komunumo de la nova administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 4752 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Ĝemelurbo


  • 6 Personecoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Konolfingen situas inter la valoj de la riveroj Aro kaj Emme kaj ofte estas konsiderata kiel pordego de la regiono de Berno al Emme-Valo. Tra Konolfingen fluas la rivero Chise, alfluanto de Aro.


Al la komunumo apartenas la lokoj Konolfingen-Vilaĝo, Stalden en Emme-Valo, Gysenstein, Herolfingen, Hürnberg, Ursellen, Ballenbüel kaj Hötschigen.



Najbaraj komunumoj |


Schlosswil, Grosshöchstetten, Mirchel, Niederhünigen, Freimettigen, Häutligen, Tägertschi, Münsingen kaj Trimstein.



Trafiko |





Trajno en la stacidomo de Konolrfingen


Konolfingen estas regiona fervojtrafiknodo. En la stacidomo de Konolfingen kruciĝas la fervojlinioj de Burgdorf al Thun kaj de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno. La linioj estas servataj per regionaj trajnoj de la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Konolfingen datiĝas el la jaro 1148 kiel Chonolfingen. La vilaĝo Gysenstein estis unuan fojon menciita en 1226 kiel Gisenstein.


La vilaĝo Konolfingen estis en mezepoko la sidejo de kampara tribunalo de la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1406 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 de Berno.


La hodiaŭ komunumo Konolfingen estiĝis per la unuigo de la malnovaj komunumoj Gysenstein kaj Stalden en Emme-Valo.


Ĉar en Konolfingen mankis lokoj por la distrikta administracio, la ĉefloko de la distrikto Konolfingen, kiu kreiĝis post la Helveta Revolucio fariĝis la komunumo Schlosswil.



Ĝemelurbo |


Ĝemelurbo de Konolfingen estas Počátky en Ĉeĥio.



Personecoj |


En Konolfingen naskiĝis la svisa verkisto Friedrich Dürrenmatt.



Vidu ankaŭ |


  • Iama distrikto Konolfingen



  • Kategorio Konolfingen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Konolfingen

  • Konolfingen en la Historia Leksikono de Svislando

  • Gysenstein en la Historia Leksikono de Svislando











Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51