Vorkuta




vidu ankaŭ Vorkuta (rivero)























































Vorkuta

Юршорский олень.jpg


Flago



Blazono



Flago
Blazono
Administrado

Poŝtkodo
169900 [+]

Retpaĝaro

www.воркута.рф [+]
Demografio

Loĝantaro

58 133  (2017) [+]

Loĝdenso

1 951 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

67° 30′ N, 64° 2′ O67.564.033333333333Koordinatoj: 67° 30′ N, 64° 2′ O [+]

Alto

180 m [+]

Areo
29,8 km² (2 980 ha) [+]

Horzono

UTC+03:00 [+]





Vorkuta (Rusio)

DEC
Vorkuta

Situo de Vorkuta



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Vorkuta [+]







v  d  r


Information icon.svg



Vorkuta (ruse Воркута) estas urbo en Rusio en nordo de Komiio, 160 km norde de la Arkta Cirklo, kies nomo devenas de la lingvo de nenecoj, kion oni povas traduki kiel multe da ursoj.


Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 87410. La urbo estis fondita en jaro 1931. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1943.


La interurba telefona kodo estas 82151, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).


Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 67°30' norde, longitudo 64°02' oriente.


La urbo estas sur multjare frostiĝinta tero ĉe rivero Vorkuta (Воркута). En la urbo estas fervoja stacio.


En jaro 1959 la urbo havis 83.2 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 84.9 mil loĝantojn.


La urbo fifamas pro la tiamaj gulagoj de Stalin, en kiuj multmiloj da homoj mortis.




Enhavo






  • 1 La gulago


  • 2 Ĝemelurboj


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





La gulago |


Organizaĵo


En la jaroj 1938-1960 en la ĉirkaŭaĵoj de Vorkuta troviĝis koncentrejoj de la gulago. Inter malliberigitoj estis miloj de poloj, germanoj, kaj silezianoj. Ili estis preskaŭ ununura laborforto de la loka ekonomio, precipe de la karbo- minejo. Nombro de enprizonigitoj dependis de la ondoj de reprezalioj en Sovetunio kaj de ekonomiaj postuloj:



  • komence - 15 mil (1938),

  • fine de la dua mondmilito - 45 mil (1945),

  • en kulmina (stalinisma) periodo - 73 mil (1951),

  • fine de la ekzisto - 15 mil (1960).


Ĉi tie ektroviĝis ankaŭ grupo de pli ol 250 atestantoj de Jehovo el Estona Soveta Socialisma Respubliko kadre de la Operacio Nordo


Polaj ekziligitoj


  • Tadeusz Wittlin

Ribelo


Julie 1953 en unu el koncentrejoj okazis la ribelo de malliberigitoj. Laŭ rakonto de John H. Noble, kelkaj koncentrejoj estis tute superregitaj de 400 malliberuloj, kiuj entreprenis migradon okcidenten al kelkcent kilometrojn distanca Finnlando, antaŭ ol estis kaptitaj kaj ekzekutitaj. En ĉiu koncentrejo Ruĝa Armeo kaj sekurecaj servoj rapide reakiris kontrolon. Tiu evento estis utiligita en komputila ludo Call of Duty: Black Ops.


Aliro


Al Vorkuto gvidas neniu itinero kaj oni ne povas ĝin atingi per mekanika motor-veturilo. Unu atingo-maniero kaj foriro de la urbo estas fervojo. Asfalta ŝoseo finiĝas 800 km antaŭ la urbo. Laŭvicajn 500 km oni trairas laŭ neformala vojo, uzatan de aŭtomobiloj, sed ĝi mankas en mapoj. La lastajn tricent kilometrojn oni povas trairi laŭ la fervoja linio. En 2011 okazis pola ekspedicio pere de ajngrundaj aŭtomobiloj organizita de fascinantoj de Toruń. Septembre 2012 motorciklan ekspedicion entreprenis motorciklisto de Silezio.



Ĝemelurboj |




  • Antananarivo, Madagaskaro


  • Velikij Novgorod, Rusio


  • Vologda, Rusio


  • Sankt-Peterburgo, Rusio


  • Ŝaĥti, Rusio



Bibliografio |



  • Piotr Jendroszczyk, Workuta - miasto na planie czaszki (Vorkuto - la urbo sur plan ode kranio), Rzeczpospolita, la 1-a de februaro 1999


  • Ryszard Kapuściński, Imperium (Imperio), Czytelnik, Warszawa 2008

  • Barbara Anna Kuklewicz, Workuta - Golgota Syberii (Vorkuto - Golgoto de Siberio), Sejny 2008

  • М.Б. Смирнов, Система исправительно-трудовых лагерей в СССР 1928-1960, Memorial/Zwenia Moskvo 1998, 600 p. (M.B. Smirnow, Sistemo de resociigaj koncentrejoj kaj de trudlaboro en Sovetunio 1928-1960), en: [1]



Eksteraj ligiloj |




  • Fotoj el la reveno de poloj de Vorkuto KARTA-Centro

  • Historio de Vorkutlag en la rusa lingvo

  • Konciza karakterizo de Vorkutlag en la rusa lingvo








Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto