Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Erfurto)






La preĝejo kun la turo okcidenten.



La kolumbario en la norda navo.



Skulptaĵo de la Dolorplena Virgulino kiu rigardas al la Markt-strato.


La Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (germane: Allerheiligenkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Aferoj vidindaj


  • 3 Kolumbario


  • 4 Literaturo


  • 5 Eksteraj ligiloj





Historio |


Fratio hospitala estis menciita en 1117, la pli frua atesto por la ĉeesto de tiu preĝejo kun 53 m alta turo, kiu fariĝis paroĥa en 1132. En 1125 estis la unua dokumenta mencio de la preĝejo kaj de monaĥejo kaj de hospitalo. En 1222 fajrego detruis la komplekson, sekve oni novkonstruis la preĝejon je la fino de la 13-a jarcento.



Aferoj vidindaj |


La horizontala projekciaĵo de la sekva konstruaĵo de 1371/72 estis adaptita al la stratoj. Sur la baroka altaro de 1782 staras la Sanktaj Petro (maldekstre) kaj Paŭlo. Kun du flankenmetitaj anĝeloj tronas Jesuo (kun kruco), Dipatro (kun sceptro) kaj la Sankta Spirito (kiel kolombo).


Ekstere en niĉo ĉe Markt-strato troviĝas gotikstila skulptaĵo de la Dolorplena Virgulino (de 1380), la timpano ĉe la suda portalo (de 1370) montras la krucumitan Savanton kun Maria kaj Johano.



Kolumbario |


Post la fino de restaŭradlaboroj en 2007 oni instalis - raraĵo! - kolumbarion konsistantan el 15 steleoj (kun po 42 urnoj), el ruĝeta turingia grejso, laŭ la planoj de la erfurta artistino Evelyn Körber. Tie ĉi ankaŭ nekristanoj rajtas emtombiĝi.



Literaturo |



  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057

  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

  • Ernst Haetge: Kunstdenkmale der Provinz Sachsen. Die Stadt Erfurt. Allerheiligenkirche, Andreaskirche, Barfüßerkirche vol. 2, parto 1, Verlag von August Hopfer, Burg 1931.

  • Wilhelm Freiherr von Tettau: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Stadt Erfurt und des Erfurter Landkreises. Otto Hendel Verlag, Halle an der Saale 1890.

  • Walter Zieschang: Turmgekröntes Erfurt. Die zehn katholischen Stadtkirchen, 1-a eldono, St.-Benno-Verlag, Leipzig 1984.



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Erfurto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Detaloj pri la preĝejo ĉe erfurt-web.

  • Detaloj ĉe kathweb.

  • Pensoj pri la kolumbario sur la retpaĝaro de la Episkopujo.




Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto