Sylvie Vartan






































Sylvie Vartan

Vartan-Quaisse0847.jpg

Bazaj informoj
Naskiĝo

15-an de aŭgusto 1944 (1944-08-15) (74-jara)
en Iskrets
Edz(in)o
Tony Scotti

Ĝenroj
Yé-yé, pop, diskoo
Profesio
kantistino

Aktivaj jaroj

1961 - nun

Eldoninto
Sony Music, RCA-Columbia, Decca, Universal
Retejo

Oficiala retejo







v  d  r


Information icon.svg





Sylvie Vartan en 1966


Sylvie VARTAN (bulgare: Силви Вартан) (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1944(nun 1944-08-15) en Iskrec, Bulgario) estas franca kantistino kaj aktorino de bulgara kaj armena deveno.


Naskiĝinta en Iskrec, apud la ĉefurbo Sofio, ŝi transloĝiĝis al Francio kune kun la gepatroj kaj frato en decembro 1952. Ŝi debutis kiel aktorino en la filmo Patate (1964). Kvankam ŝi dediĉis sian karieron al kantado, Sylvie Vartan ankaŭ partoprenis en pluraj filmoj.


Kiam ŝi estis 21-jaraĝa, en 1965, ŝi edziniĝis kun franca kantisto de rok-muziko Johnny Hallyday. Kune ili havis filon, David Hallyday, kiu sekvante la familian tradicion ankaŭ fariĝis kantisto. Johnny Hallyday kaj Sylvie Vartan estis «laŭmoda paro» de sia generacio en Francio, konstante altirante la atenton de la rozkolora gazetaro. Johnny kaj Sylvie eksedziĝis en 1980. Ŝi denove edziniĝis en 1984 kun usona disk-impresario Tony Scotti.


En 2005 Sylvie Vartan estis nomumita bonvola ambasadorino de Monda Organizaĵo pri Sano.


Ŝiajn plej grandajn sukcesojn kiel kantistino ŝi akiris per kanzonoj Panne d'essence (Paneo de benzino), Comme un garçon (Kiel knabo), J'ai un problème, je crois bien que je t’aime (Mi havas problemon, mi ja kredas ke mi amas vin), La plus belle pour aller danser (La plej bela por danciri) kaj Irresistiblement (Ne rezisteble). Estas grave noti ke Sylvie, konata kiel bona lingvistino, interpretis kanzonojn en pluraj lingvoj. Ekzemple, ŝia itala versio de Irresistiblement (Irresistibilmente) estis granda sukceso kiam ŝi kantis ĝin por la itala televido en la 70-aj jaroj.


En Francio ŝi daŭre estis la artistino de sia generacio kiu havis plej grandan sukceson kiam ŝi aperigis diskon aŭ faris turneon. En 2004 kaj 2008 ŝi realigis du semajnojn da spektakloj en Palais des congrès en Parizo, elvendante ĉiujn enirbiletojn. En 2009 ŝi realigis turneon tra Francio, Japanio, Turkio, Svislando kaj Belgio.




Enhavo






  • 1 Filmaro


  • 2 Kelkaj kanzonoj


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Fonto





Filmaro |



  • 2001: Mausolée pour une garce de Arnaud Sélignac.

  • 1994: L'Ange noir de Jean-Claude Brisseau.

  • 1972: Absences répétées de Guy Gilles.

  • 1972: Malpertuis de Harry Kümel.

  • 1967: Les Poneyttes de Joël Lemoigne.

  • 1964: Patate de Robert Thomas.

  • 1964: Cherchez l'idole de Michel Boisrond.

  • 1963: D'où viens-tu Johnny ? de Noël Howard.

  • 1962: Un clair de lune à Maubeuge de Jean Chérasse.

  • 1952: Sous le joug de Dako Dakovski.



Kelkaj kanzonoj |




  • Tous mes copains


  • Panne d'essence (kun Frankie Jordan)

  • Le Locomotion

  • Il y a deux filles en moi

  • La plus belle pour aller danser

  • Quand tu es là

  • Par amour, par pitié

  • La Maritza

  • Irresistiblement

  • Comme un garçon

  • Baby Capone


  • 2'35 de bonheur (kun Carlos)

  • Mon père

  • Pour lui, je reviens

  • Je chante pour Swanee


  • Les petites filles modèles (kun Chantal Goya)

  • Double exposure

  • One shot lover

  • Disco queen

  • I don't want the night to end, Nicolas

  • Ce n'est pas rien

  • parle moi de ta vie

  • Bye Bye leroy brown

  • El Tango aquel

  • Solitude

  • Fantaisie

  • E fatale

  • Bario Chino

  • Nouvelle Vague

  • L'amour c'est comme une cigarette

  • Rock'n roll man

  • Toi le garçon

  • Qu'est-ce qui fait pleurer les blondes

  • Tape Tape

  • Danse ta vie

  • Darina

  • La neige en été

  • Il est cinq heures

  • Le temps de l'amour

  • Danse la, chante la

  • L'amour c'est comme les bateaux

  • Le temps du swing




Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Sylvie Vartan en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Sylvie Vartan Show

  • Sylvie Vartan en IMDb



Fonto |


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sylvie Vartan en la hispana Vikipedio.















Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto