Kastelo Hever






Kastelo Hever




Arbotondarta ŝakpecaro en la kastelaj ĝardenoj


Kastelo Hever situas en Kent, Anglio.


Dum la 13-a jarcento konstruiĝis granda domo, kiu fortikiĝis ĉirkaŭ 1462. Ĝi estis akirata de la familio Boleyn, al kiu apartenis Anne Boleyn, la dua edzino de Henriko la 8-a (Anglio). Post la 1539-a morto de ties patro Thomas Boleyn (1-a grafo de Wiltshire), Henriko ekposedis la kastelon. Li donis ĝin al Anna de Kleve kiel parto de la kompenso por la nuligo de ilia geedziĝo. En la kastelo ankoraŭ restas unu el la privataj ŝlosiloj kiujn Henriko kunportis por sekurigi pordojn kiam ajn li vizitis nobelojn.


La kastela bieno servas nun kiel konferencejo, sed la kastelo mem kaj ties ĝardenoj viziteblas kaj estas populara turistcelo. Aparte famas la labirintoj.







Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto