Sturnoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sturnoj


Ordinara sturno, Sturnus vulgaris vulgaris

Ordinara sturno,
Sturnus vulgaris vulgaris


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Sturnedoj Sturnidae

Genro:

Sturnus



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Sturnoj









v  d  r


Information icon.svg



Sturnus estas genro de sturnoj. Kiel pristudate sube, la taksonomio de tiu grupo estas komplika, kaj diversaj fakuloj malkonsentas konsiderinde pri kiuj speciojn oni lokigu en tiun genron, kaj pri la specioj limaj kun Sturnus.


Tiu genro havas reprezentantojn en plej parto de Eŭrazio kaj unu specion, la Eŭropa sturno, estis enmetita en Sudafriko, Nordameriko, Aŭstralio kaj Novzelando.


La sturnoj de la genro Sturnus estas surteremaj specioj; ili piediras pli ol saltetas, kaj havas modifojn en la cerbo kaj en la muskoloj por sondado per malferma beko. Tiu lasta adaptado faciligis la disvastigon de tiu genro el humida tropika suda Azio al pli malvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio.


La plej norde reproduktantaj specioj estas komplete aŭ parte migrantaj, kaj vintras en pli varmaj regionoj.


La sturnoj de Sturnus nestumas en truoj en arboj aŭ konstruaĵoj. Ili estas ĉiomanĝantaj kaj manĝas ĉefe surgrunde; ili specialiĝas en kapto de senvertebruloj trovataj tuj sub la surfaco. Tion faciligas la kapaj adaptoj jam menciitaj, kiuj permesas la birdojn sondi per malferma beko, fermota por sekure kapti predojn.


La plumaroj en tiu grupo estas variaj, sed ĉiuj specioj havas la konatan triangulan flugilformon de sturnoj.




Enhavo






  • 1 Sistematiko


  • 2 Referencoj


    • 2.1 Notoj


    • 2.2 Fontoj







Sistematiko |


La Eŭropa (la tipa specio) kaj la Nigra sturnoj estas tre proksime rilataj, kaj interreproduktiĝas iome kie ties teritorioj koincidas en sudokcidenta Francio kaj nordorienta Hispanio. La nemigranta Nigra sturno povus descendi el populacio de praa S. vulgaris kiu survivis en rifuĝejoj de Iberio dum retiriĝo de glaciepoko.[1]


La aliaj specioj estis lokitaj en tiu genro, ĉar estis tre rilataj, aŭ ĉar tiaj estis ties propraj genroj en pasinteco. Kiel konsiderate ĉi tie, la genro Sturnus estas evolua grado kaj ne monofiletika grupo (Zuccon et al. 2006). Ŝajnas kvazaŭ Acridotheres, Leucopsar, kaj eble aliaj estu inkludataj ĉi tie por fari tiun nunan genron vera evolua grupo (Jønsson & Fjeldså 2006). Tamen, tio kreus eĉ pli diversan kaj malpli informan grupigon, kaj pro tio probable estas pli konvena disigi la genron en kelkaj, restarigante taksonojn kiaj Pastor kaj Temenuchus.


Tio atendos pli profundan studion de la rilatoj de ĉiuj specioj; dume la malnova taksonomia sekvenco estas pluhavata kaj la supozitaj aliĝoj de la nune inkludataj specioj estus la jenaj:




  • Blankavizaĝa sturno, Sturnus albofrontatus (foje nomata S. senex) – foje lokata en Sturnia, sed ankoraŭ necerte


  • Birma sturno, Sturnus burmannicus - foje separata en Gracupica aŭ lokata en Acridotheres kio povus esti ĝusta


  • Nigrakola sturno, Sturnus nigricollis - foje separata en Gracupica kio povus esti ĝusta; probable proksima al Creatophora[2][3]


  • Ringokula sturno, Sturnus contra - foje lokata en Acridotheres


  • Nigraflugila sturno, Sturnus melanopterus - foje lokata en Acridotheres kio povus esti ĝusta[2]


  • Roza sturno, Sturnus roseus - foje lokata en Pastor kio povus esti ĝusta[2]


  • Ruĝbeka sturno, Sturnus sericeus - prosime al la Griza sturno kaj tiu probable apartenas al Acridotheres aŭ al distinga genro[2]


  • Griza sturno, Sturnus cineraceus - ŝajne rilata al Acridotheres, sed povus esti distinga genro lokata inter Acridotheres kaj Sturnia[2][3]


  • Ordinara sturno, Sturnus vulgaris – retenita en tiu genro[2][3]


  • Nigra sturno, Sturnus unicolor - retenita en tiu genro[2][3]



Referencoj |




  • Kategorio Sturnoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Sturnoj en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)




Notoj |





  1. (September 2008) “Phylogenetic relationships among Palearctic–Oriental starlings and mynas (genera Sturnus and Acridotheres: Sturnidae)”, Zoologica Scripta 37 (5), p. 469–481. doi:10.1111/j.1463-6409.2008.00339.x. 

  2. 2,02,12,22,32,42,52,6See Jønsson & Fjeldså (2006).

  3. 3,03,13,23,3See Zuccon et al. (2006).




Fontoj |



  • Feare, Chris & Craig, Adrian (1999): Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X

  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6

  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

  • Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian & Grant, P. J. (1999): Collins bird guide. Harper & Collins, London. ISBN 0-00-219728-6

  • Zuccon, Dario; Cibois, Alice; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)







Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto